sexta-feira, 1 de agosto de 2014

Esperanto - Al la celo per la registaroj


Afonso Camboim

La apriora fina celo de Esperanto, kiu estas fariĝi fakte Internacia Lingvo (tio estas, planeda aŭ tuthomara dua lingvo), nepre dependas, primare, de la ago de la esperantistoj. Ĉar neniu esperantisto intencas eternigi Esperanton kiel "la internacian lingvon de la estonteco", demando ekestas: kion la nuntempaj esperantistoj povas fari (krom tio, kion ili jam faras), por ebligi ilin vizii la atingon de la celo de Esperanto, almenaŭ dum la unua duono de la nuna jarcento?

Re-novesperantisto atentanta pri celoj kaj templimoj, post esplori la horizonton de la aktualaj fareblaĵoj, mi trovis nur unu respondon al tiu demando: alvoki kaj respondecigi la naciajn (aŭ naciblokajn) registarojn pri Esperanto.

La valideco, ke la esperantistaro serioze laboru laŭ tiu hipotezo, estas ade defendata de mi, fariĝis diskurso de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), kaj esperinde fariĝos diskurso (kaj aglinio) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), baldaŭe.

Tiu vojo estas ja valida, sed ne facila, kompreneble. La unua malfacilaĵo estas, ke ĝi postulas nian kuniĝon - kaj, laŭ mia scio, ni, kaj malmultaj kaj nepre disaj, estas krome iom malunuiĝintaj. Alia malfacilaĵo, kiu reliefigas la unuan, estas ke tiuj ŝtataj entoj (se aliritaj) ne parolas al individuoj (nur al institucioj), kaj ke ties atentgrado estas rekte proporcia al la "grado de graveco", reala  aŭ laŭŝajna, de tiuj institucioj, precipe koncerne al reprezenteco (aŭ homkvanteco), almenaŭ.

Alia plia malfacilaĵo estas la konsumendaj horoj kaj laboroj, rekte kaj nerekte, intra- kaj eksteresperantuje... Jen la ĉiama problemo: volontularmanko. Pri tio fakte nepras volontulado, kaj  volontulado klera, scianta, ke ties laboro emas nuligi la neceson pri volontulado.

Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, la tiel nomataj demokratioj estas tie, kun siaj humanaj diskursoj; la registaroj estas tie, kun sia socia reprezenteco; la publikaj agentoj estas tie, kun siaj respondecoj pri sociaj kaj homaj havaĵoj kaj rajtoj, pri problemoj kaj metodoj por ilin solvi; la ŝtataj institucioj estas tie, kun siaj registaraj programoj kaj publikaj politikoj por la diversaj areoj, kiel ekzemple instruado kaj komunikado. Kaj ni estas ĉi tie, liberaj civitanoj (preskaŭ ĉiam), kiuj povas pretendi kaj postuli - se ni havas konscion, organizon kaj volon tion fari.

Se ni, finfine, venkos la malfacilaĵojn koncernajn al ni, ni estos minimume pretaj alfronti la malfacilaĵojn koncernajn al ili (al registaroj), t.e., al la politikistoj, kiuj rolas pri la regado en konstanta rotacio.

Decidi labori, aŭ ne,  en ĉi areo estas elekto nia. Sed unu afero estas certa: se ni enmetiĝos malprete kaj malunuiĝinte, ni jam enmetiĝos venkite. Ni estas devigataj, do, pripensi la agon kaj pripensi la E-movadon. Multaj el ni devas prepariĝi pri la temo "Esperanto kaj registaroj" lertece, kiel ni  prepariĝu por apliki niajn kursojn de Esperanto. Ni estas devigataj, pli precize, disvolvi politikon de UEA por interrilatoj kun la registaroj, engaĝante la landajn asociojn, por ebligi la tujan alproksimiĝon de E-Movado al la registaroj aŭ al blokoj kiel BRICS, G20, Eŭropa Unio...  

Pere kaj apogite de landaj asocioj, UEA povas, ekzemple, kontaktigi formale ĉiun novan landan registaron aŭ naciblok-estraron, prezentante al ili solidan kaj difinitan proponon de la E-movado. Post klarigi la situacion pri internacia lingvo (lingve, ekonomie, eduke, politike, instrue, ktp), proponi la naskigon de oficiala laborgrupo pri Esperanto ĉe la ministerio pri Edukado, celante enkonduki Esperanton en la eduksistemon, estas bona komenco. 

Kompreneble, fari ĉion tion ne garantias venkon - sed tio vere ebligas ian esperon. Aliflanke, senzorgite de la registaroj, la tendenco estas, ke ni daŭru kiel fakto ĉe la marĝeno de la mondo, eterna minoritato atendante miraklon. Do, al la espero!