domingo, 1 de março de 2015

Ĉu UEA sin preparas por kontakti ŝtatestrojn? En Brics-landoj naciaj asocioj jam leteras



Antaŭ kelkaj tagoj, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio - UEA ricevis (kaj legis) la jenan proponon:

"Sugesto pri malneto de letero sendinda ĉiujare de UEA al ŝtatestroj

(Rimarko: La ideo estas, ke la letero estu sendita almenaŭ al la registaroj de la landoj kie la koncernaj landaj asocioj sin disponigu akompani/apogi la sinsekvaĵojn de la iniciato. Gravas substreki, ke la sendo de la letero estas nur la unua paŝo, kaj ke la lokaj esperantistoj devas zorgi, por ke la korespondaĵo alvenu efektive ĉe la manojn de la registo kaj/aŭ de ilia ĉefaj ministroj – precipe al tiu de Edukado kaj al la Kanceliero. Krom tio, la novaĵo devas esti alportita al la diversaj amas-komunikiloj, al la parlamentejo, ktp., kaj konkreta respondo (eĉ se nea) al tio proponita de la letero devas esti insiste serĉata. En Brazilo, ekde 2013 ĉi tiu itinero estas sekvata. Eĉ tiel, spite al la diversaj raportoj en la amas-komunikiloj kaj al pluraj kontaktoj kun aŭtoritatuloj de la Ekzekutiva kaj la Leĝdona povoj, oni ankoraŭ ne sukcesis elpreni el ili finan respondon. La letero de UEA, tamen, povas naski pli rapidajn rezultojn, ĉar ĝi devenas el la ĉefa institucio de la esperantismo kaj, plie, certe entenos aliajn gravajn subskribojn, kiel tiu de Unesko-reprezentanto.)

Malferma Letero
Al la Prezidenta Moŝto de .(lando) .........., (nomo) .........................

Sinjoro Prezidento,

Konsiderinte, ke ekzistas efika internacia lingvo, Esperanto (vera havaĵo de la homaro), planita antaŭ 127 jaroj kaj nuntempe parolata en pli ol 120 landoj, 70 el kiuj havantaj, kiel via lando, naciajn asociojn membriĝitaj al ĉi tiu monda institucio;

Konsiderinte, ke via lando subskribis du rezoluciojn de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Eduko, la Scienco kaj la Kulturo - Unesko (ĝeneralaj konferencoj en Montevideo / Urugvajo, 1954, kaj en Sofia / Bulgario, 1985 - vidu Aneksaĵojn), ambaŭ formulitaj por rekoni la gravecon de Esperanto pri la rekta parola komunikado inter la popoloj kaj por instigi la membro-landojn pri ekenkonduko de Esperanto en iliajn eduksistemojn;

Konsiderinte, ke, post pli ol duono da jarcento, preskaŭ nenio estis farita de la naciaj registaroj pri produktado de fundamentoj por la oficiala instruado de la Internacia Lingvo, kiu daŭrigas kreski nur pro la klopodoj de senlacaj volontuloj, kiel multaj civitanoj de via lando;

Konsiderinte, ke via popolo, kiel cetere preskaŭ ĉiuj, elspezas tempon, penon kaj monon en studado de kelkaj privilegiaj fremdaj lingvoj, kies plej granda profito estas por kelkaj hegemoniaj landoj, anstataŭ por la efektiva homa komunikado;

Konsiderinte, fine, ke, se ĉiu registaro faras sian parton, promociante la instruadon de la sama dua lingvo, politike neŭtrala kaj logike planita, ĉiuj popoloj baldaŭe povos rekte interparoli kaj venki la komencan kaj lastan limon de la homa kominikado, kio ebligos la plenan utiligon de ĉiuj komunikaparatoj;

La Universala Esperanto-Asocio – UEA – institucio kiu kunordigas internacie la Esperanto-Movado, havanta konsultajn ritatojn kun Unesko kaj sidejita en.... ... Roterdamo, Nederlando (telefonnumero, ktp), kun apogo de Unesko kaj lande reprezentita de .....(nomo kaj datumoj de la esperanta landa asocio) petas al Viaj Moŝtoj ke la registaro de .... (koncerna lando):

1) komencu la procezon pri enkonduko de Esperanto en la oficialan eduksistemon de la lando: ĉu kreante eksterordinare centrojn por studo kaj esploro pri Esperanto en belletraj fakultatoj, celantaj la formadon kaj/aŭ la trejnadon de instruistoj, inkluzive per Instruado je Distanco; ĉu disvolvigante mallongtempajn aŭ longtempajn mekanismojn por enigi Esperanton kiel opcion ĉe la lernado de dua lingvo en mezlernejoj, ĉe fremdlingvaj ekzamenoj en universitatoj kaj ĉe aliaj publikaj konkursoj; ĉu produktante/ŝanĝante juran subtenon por tiu ĉi celo; ĉu kondukante aliajn taŭgajn agojn; kaj

2) klopodu formaligi partneraĵojn kun aliaj registaroj sentemaj al la bezono adopti ponto-lingvon neŭtralan, en internacia medio de miloj da intra- kaj eksternaciaj etnaj lingvoj, starante akordojn kun landkomunumoj al kiuj tiu lando apartenas, tiel ke la inkludprocezo pri Esperanto estu samtempa, kaj tial fortigita, en signifa nombro da landoj.

La esperanta propono kunirigi ĉiujn popolojn al la sama dua lingvo, estante tiu lingvo politike neŭtrala kaj logike planita, havigas al la homaro solvi je horizonto de kelkaj jardekoj problemon el inter tiuj plej praaj. Sufiĉas ĝin adopti, samkiel faras ĉiujare en siaj konferencoj miloj da esperantistoj, denaskaj parolantoj de 50/60 malsimilaj lingvoj: tie sufiĉas Esperanto. Kaj tio neniam dependis de iu ajn registaro – kial ne la registaroj kunrespondeciĝi pri tio ekde nun?

Sekve, kun certeco pri tio, ke la registaro estrita de vi ne permesos la daŭron de tiu plurjara neglektado de aliaj registaroj antaŭ tiel grava temo, kaj kun certeco pri tio, ke ĝi ne formetados al senpovaj volontuloj esperantistaj la devon zorgi pri vera Kultura Heredaĵo de la Homaro, UEA esperas aprobon al ĉi tiuj petoj, metiĝante je plena dispono ĉe Viaj Moŝtoj.

Roterdamo, la 18-a de aprilo de 2015.

........................... UEA-prezidanto)

............................. Unesko- Reprezentanto

.............................. Esperanto Landa Asocio – Prezidanto"


Kompreneble, la teksto estas nur ekzempla skizo. Sed la ideo, partnere kun la koncerna esperanta landa asocio, kontakti unuope la registarojn, invitante ilin kunrespondeciĝi pri la internacia lingvo Esperanto estas konsiderinda aglinio. Ĉu UEA antaŭenirigos ĝin? Ĉi tion ni ne scias. Sed en Brics-landoj, naciaj Esperanto-asocioj de almenaŭ du landoj jam sendis malferman leteron al ties registaroj: tiu de Brazilo (en 2013 - ĉi tiu retejo jam ĝin publikigis) kaj tiu de Rusio, ĵus sendita (kiun ni publikigas ĉi-sube). Jen ĝi: 
 
"MALFERMITA LETERO

(Traduko de la rusa fare de Aleksandro Mitin)

- Al Prezidento de Rusia Federacio V.V. PUTIN

- Al Ĉefministro de Rusia Federacio D.A. Medvedev

Altestimata Vladimir Vladimiroviĉ!

Altestimata Dmitrij Anatoljeviĉ!

Universala Esperanto-Asocio (UEA), reprezentanta la movadon de esperantistoj en pli ol 120 landoj, —

ankaŭ en Rusio pere de Rusia Esperantista Unio (REU), — kaj havanta konsultan statuson ĉe UNO kaj 

Unesko, kun granda intereso observas evoluon de kunagado de BRICS-landoj.

UEA subtenas egalrajtan, justan solvon de problemoj en sfero de lingva kaj interkultura komunikado, 

gardadon de kultura diverseco kaj senpera dialogo de popoloj el diversaj landoj. Ĉe UEA estas fondita 

speciala laborgrupo “Esperanto en landoj de BRICS”, kies celo estas interago kun organizoj kaj instancoj, 

agantaj kadre de BRICS, precipe por solvado de problemoj en komunika sfero.

Rusio nun envenis la vojon al ekonomia kaj politika sendependeco kaj firme gardas sian pozicion sur 

internacia areno. Antaŭ Rusia ekonomio staras la celo efektivigi substituon de importaĵoj. Nia lando 

konstruas egalrajtajn interrilatojn kun partneroj en la tuta mondo kaj celas rifuzi kalkuli pagojn en fremda 

valuto, precipe en usonaj dolaroj (USD) kaj eŭroj (EUR). 

Tamen ĝis nun restas same forta dependeco de la Okcidento — la lingva. Ne vane aperis la termino “lingva 

imperialismo”. Pro internacia statuso de angla lingvo, influo de anglalingvaj landoj al mondaj procezoj estas 

pli granda ol iliaj realaj ekonomia kaj politika pezoj. Neanglalingvaj landoj estas en profunde malegalaj 

kondiĉoj kontraŭ la anglalingvaj — tio koncernas tutan mondan informan spacon, kaj ankaŭ propagandon.

Rusia eduksistemo ĝis nun blinde sekvas normojn, altruditajn de ekstere, laŭ kiuj la sola lingvo por 

internacia komunikado estas la angla. Rezulte, dekoj da milionoj da rusianoj fakte restas sen ŝanco elekti, 

ili malŝparas multajn jarojn, fortojn kaj monon por ellerni sufiĉe komplikan lingvon. Sed, malgraŭ konstante 

kreskantaj investoj (ankaŭ la ŝtataj), la rezultoj restas afliktantaj — laŭ informo de la censo, okazinta en la 

jaro 2010, nur 5,5% de civitanoj konfirmis, ke posedas anglan lingvon en tiu aŭ alia nivelo. En Ĉinio kaj aliaj 

landoj de BRICS la situacio estas eĉ pli malbona. 

Foresto de komuna lingvo por komunikado estas unu el obstakloj por kunlaboro de BRICS-landoj. Estas 

paradokso, ke entreprenistoj de Rusio, Ĉinio, Brazilo k.a. nun estas devigitaj lerni anglan lingvon por havi 

eblecon komuniki unu kun la alia. Kune kun tio, la nivelo de posedo de angla lingvo en Ĉinio restas kutime 

malalta, kaj estas dubinde, ke ĝi plialtiĝos post la anoncita abolo de nepra enkonduka ekzameno pri angla 

lingvo en superaj lernejoj de Ĉina Popola Respubliko en la jaro 2020. Lernejanoj de Ĉinio lernas anglan 

lingvon dum 30 jaroj, sed post lernado 99% el ili ne uzas ĝin dum laboro, nek en propra vivo.

Tamen ekzistas efika solvo de ĉi tiu problemo — estas la lingvo Esperanto. Aperinta en Rusia Imperio 

antaŭ pli ol 120 jaroj, ĝi estas neŭtrala politike, agnoskita de aŭtoritataj internaciaj organizoj (inklude 

UNESCO), havas milionojn da adeptoj en la tuta mondo, unuecajn normojn (inklude lingvan ekzamenon laŭ 

postuloj de Eŭropa Unio). Perfekte ekposedi Esperanton eblas dum la jaro, kaj komencanta kurso kutime 

daŭras dum ne pli ol tri monatoj.

En Ĉinio Esperanto estas agnoskita kaj oficiale estas uzata sur registara nivelo. Internacia radiostacio de 

Ĉinio brodkastas esperante, en ĉi tiu lingvo estas eldonata registara Interret-revuo “El Popola Ĉinio”, regule 

aperas libroj en Eldonejo de Internaciaj Lingvoj, okazas Esperanto-kongresoj kaj forumoj. En Internacia 

Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo ĉe UEA ĉinaj entreprenistoj-esperantistoj ankaŭ ludas ĉefajn rolojn. 

Ankaŭ nemalmulte de aktivaj esperantistoj estas en Brazilo kaj ĉe ni en Rusio.

Hodiaŭ niaj landoj havas unikan ŝancon forigi dependecon de ekstere kaj ekludi laŭ siaj reguloj, ankaŭ en 

sfero de lingva komunikado. Rusio kaj Ĉinio estas sufiĉe fortaj landoj kaj povas ne sekvi fremdajn 

direktivojn. Donu al civitanoj de niaj landoj lingvon simplan kaj facilan por lerni, kaj post kelkaj jaroj ni 

atingos principe novan nivelon de kunagado, precipe en ekonomio.

Ĉio ĉi tio estas absolute reala kaj postulas nur unu aferon: politikan volon. Enhavriĉa ag-plano por atingi la 

celon povas esti ellaborita de fakaj suborganizoj de Rusia Registaro kun labora helpo de ekspertoj, kion ni 

pretas kontribui plej serioze. Des pli, ni havas la liston de konkretaj proponoj, realigo de kiuj povos fari 

Esperanton same aŭ pli popularan en Rusio ol la angla lingvo. Tio serioze plialtigos la aŭtoritaton de Rusio 

en la mondo. Kaj la aldona impulso por interrilatoj inter popoloj de niaj landoj neeviteble pozitive influos al 

evoluo de nia ekonomio.

Kun estimo, Ĉertilov Miĥail Konstantinoviĉ,

- Vicprezidanto de la laborgrupo de UEA en Rusio

- Vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio

Membroj de laborgrupo de UEA en Rusio:

- Belov S.L. (Tjumeno) - entreprenisto, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo ĉe UEA, 

prezidanto de la fonduso “Esperanto en Evoluo”

- Zajdman Je.S. (Jalto) - ĵurnalisto, Esperanto-centro de Respubliko Krimeo

- Maksimus D.A. (Simferopolo) - juristo, Esperanto-centro de Respubliko Krimeo

- Seguru V.I. (Moskvo) - politologo, vicprezidanto de REU

- Ŝilajeva O.N. (Glazov, Udmurtio) - ĉefinstruisto, membro de sciencista konsilio de Glazova Inĝenier-
Ekonomia Instituto (filio) de Iĵevska Ŝtata Teknika Universitato, komitatano de TEJO.

Suplementoj :

- Rezolucio de UNESKO, 1954

- Rezolucio de UNESKO, 1985

- Manifesto de Prago

- Broŝuro pri Esperanto"