quarta-feira, 12 de junho de 2013


Kiom kostas (kaj kiom valorus) popolo lerni alies lingvon?

De Afonso Camboim

"Ĉu iu iam demandis ĉu Bill Clinton parolas la portugalan lingvon?"

Luiz Inácio Lula da Silva

(Eksa prezidanto de Brazilo, en respondo pri certa supozo, ke brazila prezidanto necese sciu paroli la anglan lingvon)

Ekde la titolo (kaj de la epigrafo), ĉi tiu estas artikolo el demandoj, pli ol el respondoj. En mondo kie "nenio venas senpage," ĉio estas aĉetita aŭ vendita, kial oni ne rezonas pri la kosto (kaj multe malpli pri la valoro) de tuta lando, tiele Brazilo, studadi apartan fremdan lingvon? Kion signifas popolo lernendi la lingvon de alia - kaj sen reciprokeco? Ĉi tio ne estas la plej perfekta ekzemplo pri investado favore al alies posedaĵo?

Kion Brazilo kredas fari kiam rezervas la plimulton de sia junularo, jardekon post jardeko, post-duamilite (ĉar antaŭe hegemoniaj fremdaj lingvoj estis aliaj), kiel alloga merkato por esplorado de la anglovoĉa "industrio"? Kiom da monon elpoŝigas la brazilanoj, rekte kaj nerekte (lernolibroj, kopirajto, trejnado de instruistoj, tempo ...) por financi la studadon pri la lingvo de la anglanoj / usonanoj, kaj kiom eskapiĝas el ĉi tiu lando pro tiu "opcio "? Ĉu tiu "havaĵo" aĉetita de ni ĉiutage kaj amase, devige, havas aprioran valoron, aŭ preskaŭ tuta "ties valoro" estas aldonita artefarite, ŝveligita per la eduka/institucia brazila sistemo, en formo de deviga enhavo por aprobo en publikaj lernejoj kaj publikaj konkuroj? Kian "damaĝon" suferas la usona lernanto, ekzemple, kiam sia kompleta nescio pri nia portugala lingvo ne forigas aŭ subtaksigas lin ĉe nenio en sia lando?

Ĉu la lingvo ne estas la ĉefa rimedo, per kiu propagiĝas kulturo kaj ĉiuj aliaj konsumproduktoj devenitaj de iu popolo? Ĉu lerni la lingvon de iu popolo ne estas spektantiĝi pri li aŭ igi lin preferan atentfokuson? Kaj ĉu tio ne samvaloras specialan kvalifikiĝon kiel konsumanto de produktoj devenantaj de tiu popolo? Ĉu "investi" pri tiu "kvalifikiĝo" ne ekvivalentas pagi por esti kliento aŭ aĉeti bileton por eniri superbazaron? Ĉu minimuma nocio pri konsumantrajtoj ne pelus kontraŭen, tio estas, postulon de kompenso pro la elekto kaj lojaleco? Ĉu ne decus, do, esti iel "vendita" la rajto instrui apartan fremdan lingvon al aparta popolo? Aŭ ĉu hazarde nia fideleco tiom daŭra kaj amasa, tiom oficiale promociita, havas nenian valoron, ĝis tiu punkto en kiu, kontraŭe, ni bezonas apliki publikan monon pro ĝi? Kial ni obstine nur aĉetas produkton, se ĝia aĉetado mem implicas valoran vendindan komponanton?

Kiom kostas la neklopodeco de civitano aŭ registaro povi kontakti la aliajn en sia propra lingvo? Kia profitnivelo estas apriore asignita en ĉiuj formoj de transakcioj kaj interŝanĝoj? Kial specifa popolo devas pagi, "investi", por garantii al alia tiel senduba privilegio? Ĉu privilegioj ne estas, en civilizita etoso, aĉetitaj aŭ laŭdeve konkeritaj? Kiu brazila lernanto cedis al la registaro la rajton proponi ĝin (kun la ŝarĝo por la registaro kaj la lernanto) kiel ujo de aparta fremda lingvo/kulturo? Se akceptindas privilegioj en tiu areo, kial ne provi ilin garantii al la portugala lingvo – afero kiu tiom profitemus al ni? Kial oni ne starigas almenaŭ interkonsenton pri reciprokeco, tiel "mi studas vian lingvon se vi studas mian"? Kial oni ne kombinas almenaŭ, ke "via lingvo estos deviga en nia eduka sistemo, se nia lingvo estos deviga en via"?

Se ekzistas miloj da lingvoj en la mondo (inkluzive multaj denaskaj al milionoj de individuoj, ekzemple la rusa, la hindia, la germana, la mandarena, la araba ...), ĉu la lingvo de iu popolo povas aŭ devas havi privilegiojn sur alies? Ĉu tiuj privilegioj subteniĝus sen eksplicita aŭ implica apogo de aliaj registaroj? Ĉu dignas kaj pravas, ke dua popolo “distreme” promociu, inkluzive pere de siaj publikaj investoj, tiaj privilegioj? Ĉu trejnado kaj kvalifiko de instruantoj, kreo de programoj kaj instigoj favore al uzkapablo pri iu fremda lingvo, kaj ĉio cetera kio estas farita tiusence, ne utilas nur al pligravigo de la "origina peko"? Ĉu eraro ne iĝas tiom pli neinversigebla kiom pli efika estas la irado en la malĝustan direkton? Kion Brazilo, ekzemple, kiel nacio kaj kiel popolo, fakte profitus se (pro inversa miraklo) la lernantoj ĝenerale atingus maksimuman uzkapablon pri la angla? Ĉu tio povus vere esti komputita kiel venko por edukado (kaj tiel por la brazila civitaneco), aŭ tute male?

La modesta kaj naiva aro da demandoj kiu konstituas ĉi tiu artikolo celas nur provi rigardon al alia direkto, senzorge pri Eduka Ministerio, pri komuna senso kaj pri tradicia gazetaro. Eble erare, ĝi supozas, ke hiperevidentaĵoj ne ĉiam estas konsideritaj. Samtempe, ĝi supozas, ke la civitanoj povas "enmiksiĝi" pri registaraj decidoj kaj ke, en la kampo de politiko pri lingvoinstruado, restus ankoraŭ ia marĝeno por novaj proponoj. Tamen, estas eble, ke la eminenta brazila registaro kaj ke la landa intelekta elito jam definitive opciis, ke "vi devas lerni la anglan", ke hipotezo pri adopto de politike neŭtrala internacia lingvo devas restadi “eksterkonsidere”.

Ĉu ja estas nekonsiderinde la publika instruado pri kvalifikita internacia lingvo, kiel Esperanto? Ĉu la homaro (kiu jam enaventuriĝis per la antikva egipta lingvo, la latina, la greka, la franca kaj multaj hegemoniaj lingvoj) insistos nefineble por la internaciigo de nacia lingvo, aŭ finfine adoptos realan internacian lingvon? Ĉu la problemo de rekta parola komunikado inter homoj povas esti dece solvita, aŭ ni taksiĝu definitive nekompetentaj por solvi ĝin - malgraŭ la disponebleco de efika instrumento? Ĉu problemo de la homaro ne estas ankaŭ problemo de ĉiu nacio? Ĉu ne konvenas al Brazilo esti aktiva je ĉi tiu temo, same kiel ĝi ekestis pri aliaj? ... Konklude, kial brazila registaro, anstataŭ lasi generaciojn da esperantistoj ekster la institucioj, studante la lingvon senkompense kaj je sia propra risko, ne ekpromocias, pere de publikaj politikoj pri instruado, tiun energion spontanee generita?

El inter ĉiuj tiuj demandoj, sufiĉas ke brazila registaro respondu la lastan. Sed faru ĝin serene, nur post pozitivega analizo pri la trajtoj de tiu proponata interlingvo– same kiel faris Unesko, antaŭe ekesti rekomendinta ree Esperanton kiel pontolingvon al ĉiuj popoloj.