quarta-feira, 6 de maio de 2015

Mesaĝo de esperantisto (por la 100a UK)


Afonso Camboim

Mi ĉeestos la 100-an mondan kongreson de Esperanto en Francio (la unua en kiu mi partoprenos), sed mi antaŭvenigas ĉi tie mesaĝon kiun mi ŝatus direkti al ĉiuj, tie. Certe, la mesaĝo ne estos konsiderata de la plejmulto, ĉar mi estas nenio pli ol brazila esperantisto kiu insiste defendas, ke ni kunrespondecigu la naciajn registarojn pri la internacia lingvo. Jen la mesaĝo:

Karaj samideanoj,

La enhavo de mia parolo neniel tuŝas la temon de ĉi tiu kongreso. Plibone, eble ĝi neniam aperis kiel kongrestemo, ĉu en kongresoj de UEA, ĉu en kongresoj de TEJO, ekzemple.  Tial, mi komencas demandante al vi:  ĉu la temo “Interrilatiĝo inter la esperantaj asocioj kaj la naciaj registaroj” (aŭ io simila) foje estis kongrestemo, ene de 100 universalaj kongresoj de Esperanto? Se jes, kial rilate al ĝi aperis nenia konsekvenco en la movado? Se ne, kial ne?

Diskuti serioze ĉi tiun temon ebligus naskon, en UEA kaj en la Landaj Asocioj, de institucia politiko pri interrilatiĝo kun la registaroj; ebligus, samtempe, ke UEA kaj la landaj asocioj nasku almenaŭ departementojn por zorgi konstante pri tio (ĉar la registaroj ofte ŝanĝiĝas, same kiel la homoj kiuj okupas la registarajn postenojn).

Finfine, kiuj estas niaj kredoj pri Esperanto? Ĉu ni kredas ke ĝia kresko, laŭ ĝia historia kreskoritmo, kondukus ĝin al la statuso de efektiva internacia lingvo? Ĉu  ni kredas ke ia magia okazaĵo iam produktos eksplodan multobliĝon da esperantistoj en la mondo? Ĉu la oficialigo (aŭ almenaŭ la malmarĝenigo) de Esperanto ne interesas al ni? Ĉu ni povas atingi tion sendepende de la registaroj? Ĉu ni kredas, ke nia movado neniam havos sufiĉan forton por komenci ĉi tiun procezon de reklamacio, almenaŭ ĉe 10/20 registaroj aŭ 1/2 grupoj de nacioj? Ĉu ni esperas, ke la rezolucioj de Unesko pri Esperanto iel efikos sen nia sistema kaj insista reklamacio ĉe ĉiu aparta kunsubskribinta lando? Kion ni atendas?

En 2013, en Brazilo, ni komencis agon ĉe la brazila registaro, pere de malferma letero al la prezidentino Dilma Rousseff – kaj informis tion al UEA. En 2014, iuj samideanoj komencis ekspansii similan movadon al la aliaj 4 BRIKS-landoj… Tamen, same kiel en ĉi tiu lasta jarduo evidentiĝis (almenaŭ por mi), ke Esperanto iros nenien, se la esperantistoj ne estos pretaj dialogi kun la naciaj registaroj, iĝis ankaŭ evidente ke tiu dialogo devas esti planita kaj kunordigita de UEA, kune kun la esperantaj Landaj Asocioj. Se UEA ne povas aŭ ne volas plani kaj kunordigi tiun agadon por kunrespondecigi registarojn pri la neŭtrala internacia lingvo, tiu agado simple devas halti – mi opinias. Miaparte, mi jam decidis reveni al ĝi, nur post la agnosko kaj la kunrespondeciĝo de UEA pri ĝi. Mi kredas ke, nur tiel, ni povos agi sisteme kaj sinergie, kaj havi etan ŝancon ne fiaski.