Brazilaj esperantistoj transdonas leteron al la nacia registaro
Klarigo
La ĉi-suba letero, publikigita
portugallingve de afonsocamboim.blogspot.com.br kaj
de esperanto-bilinguismo-suficiente.webnode,com,
kaj prezentita unuafoje al esperantistoj je la 6-a/julio/2013, dum
parolado en 2-A ESPERANTO-RENKONTIĜO DE CENTRO-OKCIDENTA REGIONO, en
Bienlernejo Bona Espero - Alto Paraíso/GO, estis redaktita en februaro/marto de
2013, sendita kieleble al brazila registaro, kaj fine transdonita integre al ĝi
en la 19-a/junio/2013.
Precize, la letero kaj ĝiaj aneksoj
estis transdonitaj ĉe-mane al ĉefministro de Ĝenerala Sekretariejo de
Prezidantejo de la Respubliko, Gilberto Carvalho, pere de ĝentila ago de
prezidanto de Leĝdona Domo de Federacia Distrikto, deputito Wasny de
Roure.
Nun, la cititaj retejoj ĝin
publikigas (escepte de la aneksoj) por tuta esperantistaro.
Malferma Letero
Al la Prezidanta Moŝto de Brazila
Respubliko, Dilma Rousseff
Al la Ŝtatministraj Moŝtoj de Ĝenerala Sekretariejo de la
Prezidantejo, Gilberto Carvalho; de Edukado, Aluízio Mercadante; kaj de
Eksterlandaj Aferoj, Antonio Patriota
Sinjorino
Prezidanto,
Sinjoroj Ministroj,
Konsiderinte, ke
ekzistas internacia lingvo, Esperanto, planita antaŭ 125 jaroj kaj nuntempe
parolata en pli ol 120 landoj, 70 el kiuj, kiel Brazilo, havantaj landajn
asociojn membriĝitaj al Universala Esperanto-Asocio - UEA (monda institucio de
Esperanto, ligita al Unesko kaj sidejita en Roterdamo, Nederlando);
Konsiderinte, ke
Brazilo subskribis du rezoluciojn de Unesco (ĝeneralaj konferencoj en
Montevideo / Urugvajo, 1954, kaj en Sofia / Bulgario, 1985 - vidu Aneksaĵojn),
ambaŭ formulitaj por rekoni la gravecon de Esperanto pri rekta parola
komunikado inter popoloj kaj por instigi la membro-landojn pri ekenkonduko de
Esperanto en iliajn edukajn sistemojn;
Konsiderinte, ke,
post pli ol duono da jarcento, preskaŭ nenio estis farita de la registaroj de la
membro-landoj de Unesko pri produktado de fundamentoj por la inkludo de
Esperanto, tio kio faradas el la esperantistoj pli unu internacian
marĝenigitan minoritaton, kaj el ilia senlaca internacia volontulado
malŝparon pri klopodoj;
Konsiderinte, ke
elekto de edukaj sistemoj por instruado pri fremda(j) lingvo(j), krom
senutila solvo (ĉar ĝi ne preterlasas la penigajn vojojn de poliglotismo kaj de
tradukoj), tre malmulte utilas al Civitaneco, des pli favorante la hegemonian
ambicion de kelkaj popoloj, maljuste je kosto de la publika monujo kaj/aŭ de la
poŝo de sendefenda civitano;
Konsiderinte, fine,
ke milionoj da esperantistoj, milionoj da intelektaj subtenantoj, miloj da
organizoj kaj institucioj simpatiantaj al la internacia lingvo, ĉio tio, sen la
partopreno de kelkaj registaroj, reduktiĝas al preskaŭ nenio, estas nenio alia
ol flamo de espero ke iam, pere de nur du lingvoj, homo povos paroli al la
mondo;
Brazila
Esperanto-Ligo - BEL, la nacia ento de Esperanto-movado en Brazilo, taksita
Organizaĵon de Publika Utileco ekde 26/10/1921 (Dekreto nro. 4.356 -
ratifikita per atestilo de Ministerio de Justeco de Brazilo en
18/01/2005), lokita en SDS, Konstruaĵo Venâncio III, Ĉambro 303, Braziljo - DF,
poŝtkodo 70393-902, telefono (61) 3226-1298,
fakso (61) 3226-4446, retadreso bel@esperanto.org.br,
reprezentita ĉi-age de ĝia prezidanto kaj de mi mem, José Afonso de Sousa
Camboim, registara oficisto, loĝanta ĉe Braziljo/DF, retadreso camboim.afonso@gmail.com,
speciala asesoro pri interrilatoj kaj komunikado de BEL, kaj kun perado de
Ekscelenca distrikta deputito Wasny de Roure, prezidanto de Leĝdona Domo de
Federacia Distrikto, petas al Viaj Moŝtoj ke la registaro de Brazilo:
1) komencu la
procezon pri enkonduko de Esperanto en la oficialan edukan sistemon de la
lando: ĉu kreante eksterordinare centrojn por studo kaj esploro pri Esperanto
en belletraj fakultatoj de federalaj universitatoj, direktitaj al la formado
kaj/aŭ trejnado de instruistoj, inkluzive per Instruado je Distanco; ĉu disvolvigante
mallongtempajn aŭ longtempajn mekanismojn por enigi Esperanton kiel opcion por
la studo de dua lingvo ("LEM") en mezlernejo kaj por fremdlingva
enirekzameno en universitatoj kaj por aliaj publikaj konkursoj; ĉu
produktante/ŝanĝante juran subtenon por tiu ĉi celo; ĉu kondukante aliajn
taŭgajn agojn; kaj
2) klopodu
formaligi partneraĵojn kun aliaj registaroj sentemaj al la bezono adopti
ponto-lingvon neŭtralan, en internacia medio de miloj da intra- kaj
eksternaciaj etnaj lingvoj, starante akordojn kun grupoj al kiuj
Brazilo apartenas (kiel BRICS kaj G20) kaj kun la plurlingva Eŭropa Unio, tiel
ke la inkludprocezo pri Esperanto estu samtempa, kaj tial fortigita, en signifa
nombro da landoj.
La esperanta
propono por ke ĉiuj popoloj kuniru al la sama dua lingvo, estante tiu lingvo
politike neŭtrala kaj logike planita, havigas al la homaro solvi je horizonto
de kelkaj jardekoj problemon el inter tiuj plej praaj. Sufiĉas ĝin adopti,
samkiel faras ĉiujare en siaj konferencoj miloj da esperantistoj, denaskaj
parolantoj de 50/60 lingvoj: tie sufiĉas Esperanto - Kaj tio neniam dependis de
iu ajn registaro.
Sekve, kun certeco
pri tio, ke la nuntempa registaro de Brazilo ne permesos la daŭron de tiu centjara
neglektado de registaroj antaŭ tiom grava temo, kaj kun certeco pri tio, ke ĉi
tiu registaro ne formetados al senpovaj volontuloj esperantistaj la devon zorgi
pri vera Kultura Heredaĵo de la Homaro, BEL elsendas la
"ĉelo-projekton" Laborgrupo Esperanto (vidu anekson 4-an) kaj atendas
aprobon, metiĝante je plena dispono ĉe Viaj Moŝtoj.
Braziljo, la 18-a de marto de 2013.
Carlos Alberto Alves Pereira
(Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo - BEL)
José Afonso de Sousa Camboim
(Speciala Asesoro pri Interrilatoj kaj Komuniko de BEL)
Deputito Wasny de Roure
(Prezidanto de Leĝdona Domo de Federacia Distrikto)
Gratulinda iniciato de la estraro de la brazila esperanto movado!
ResponderExcluirNun gravas esplori la vojon de tiu letero.... certe nia komisiono kiu
sekvas la leghproponon de Cristovam Buarque, devos interveni chefe
che la sekretario Gilberto Carvalho.
La brazilaj esperantistaro atendas pluajn informojn!