quinta-feira, 14 de janeiro de 2016

La aŭdienco

Afonso Camboim

(duonfikcia rakonteto pri la procezo kiu kulminas kun la renkontiĝo de reprezentanto de Brazila Esperanto-Ligo - BEL kun la ministro de Edukado de Brazilo)

Post tre longdaŭra laboro de "advocacy" (plurstrategia defendo kaj entagordigo) favore al Esperanto ĉe la brazila registaro, fare de soleca direktoro de instituciaj rilatoj; t. e., post  formuligo, serĉado de apogantaj subskribintoj, sendo, resendo kaj akompanado de malferma letero al la prezidentino de la Respubliko;  post, centoj da telefonalvokoj (al politikistoj kaj siaj asesoroj), dekoj da vizitoj kaj personaj interparoloj kun subrangaj funkciuloj kaj kun siaj estroj; post kelkaj informaj raportoj al la esperantistaro kaj, paralele, al la gazeraro; post tio kaj la plio; jen, preskaŭ mirakle, la demokratia ministro akceptis oficiale ricevi en sia kabineto la BEL-reprezentanton, enkadre de avangarda programo pri dialogo de la registaro kun la sociaj organizoj, precipe kun tiuj kiuj zorgas pri "elnovigaj solvoj".

Faritaj la komplimentoj, la ministro deklaris sin surpriziĝintan pro la analizpeto de la temo, sendita de la Prezidentejo de la Respubliko, kaj konfesis, ke certe iuj el la subskriboj sur la letero influis pri ĝi. Li iris rekte al la temo:

- En via letero, vi citas du rezoluciojn de Unesko favore al Esperanto, tamen vi scias ke pluraj el ili eldoniĝas nur kiel formalaĵoj, kaj tion pruvas la fakto ke neniu lando, post dekjaroj, adoptis Esperanton, ekzemple. Tio estus troe avangardema por nia lando... La cititaj "ekonomieco" kaj "justeco" pro la adopto de tia internacia lingvo certe okazus... tamen, nur post grandaj investoj kaj post plena revolucio ĉirkaŭ la instruado de lingvoj (kaj ne nur en Brazilo, kompreneble). Sed vi defendas (prudente) nur la "komencon de procezo"... (komenci implicas fini, ĉu?). Vi perceptu, ke mi legis atente vian proponon, ha, ha, ha. Neniu (escepte de tiuj kiuj gajnas  pere de fremdaj lingvoj) estus kontraŭaj al lingvo kiu povus funkcii en la tuta mondo (kaj vi garantias, ke Esperanto funkcias - ni kontrolus tiun teknikan aspekton pli bone).

- Preskaŭ kvindek mil verkojn de pli ol cent landoj, diris la BEL-ano, oni povas legi en Esperanto (vi povas legi Castro Alves kaj Maŝado de Assis, ekzemple, en Esperanto), kaj en niaj mondaj kongresoj, kiel en la Centa, kiu ĵus okazis en Lille (Francio), miloj da homoj el dekoj da landoj komunikiĝas nur per Esperanto...

- Bone, ni iru al la praktikaj aspektoj (mi tuj havos kunvenon): vi petas al la registaro, por komenci, la naskigon de fakgrupo por asesori ĉi tiun Ministerion (tio antaŭsupozas, ke nia registaro akceptu ĝenerale vian proponon: ke ni "kunrespondeciĝu pri Esperanto, kiel homa havaĵo" - vi diris). Nu, ĉu fakte ekzistas tiuj "kvin" ŝtatfunkciuloj, kiuj estas fakuloj pri Esperanto, kaj povus esti alvokitaj por integri tiun laborgrupon? Kaj ĉu fakte estas dise en nia lando universitatoj kun minimumaj kondiĉoj por komenci projekton en tiu kampo?

- Jes, ĉi tie estas la listo kun la datumoj pri tiuj ŝtatfunkciuloj, kiuj loĝas kaj laboras en diversaj registarorganoj en Braziljo, kaj kiuj jam akceptis tiun estontan translokiĝon. Kaj jen la listo de kelkaj universitatoj, en kiuj jam delonge okazas (duonformale) plurnivelaj kursoj... la universitatoj de Braziljo kaj tiu de Cearao, ekzemple. La ideo estas, ke tiu laborgrupo planu, kunordigu kaj apogu projektojn en belletraj departementoj, ĉu por instruado al studentoj, ĉu por formado de estontaj instruistoj de Esperanto (inkluzive el inter nuntempaj instruistoj de fremdaj lingvoj). Certe la procezo estos iom longdaŭra, sed, per la minimuma bazo jam ekzistanta (inkluzive la leĝa, ĉar jam estas en nia lando almenaŭ 22 leĝoj apogantaj la instruadon de Esperanto - kaj estas ankaŭ leĝprojekto de la senatano Cristovam Buarque por enmeti ĝin en la LDB)... per tiu bazo, finfine, ni antaŭeniros.

- La formigo de tiu grupo ne estus problemo... Ni iru al la definitiva punkto: vi parolas pri "internacia" lingvo... Brazilo (kaj, mi opinias, neniu alia lando) je nenia hipotezo povas komenci projekton tian sole, izolite. En via letero vi petas, ke Brazilo invitu siajn partnerojn al tiu projekto. Kaj viaj partneroj, kie ili estas? Ĉu neniu organizo "internacia" zorgas pri tiu afero? Ĉu ne estas aliaj organizoj, kiel via BEL, en la aliaj landoj? Vi indikis, iel, ke aliaj esperantistoj peticius al siaj registaroj. Ni necesas scii kie tio okazas (aŭ okazos - kaj kiam)? Ĉu vi komprenas? Ni ne povas eniri en aventuron...

- Ni havas internacian organizon (UEA, ligita al Unesko), kaj ni jam petis, ke ĝi kunordigu similan procezon, almenaŭ en kelkaj el siaj 70 naciaj institucioj (la landaj asocioj, kiel BEL)...

- Sed kiu estis la respondo? Kaj kiuj asocioj decidis tion fari?

- Bone, mi ankoraŭ ne scias...

- Mi konsilas al vi urĝe scii tion, kaj tuj poste vi reserĉu nin. Ĉu bone?


[ - Pardonu, ministro, la reprezentanto de la alia institucio jam delonge atendas, ĉu li eniru?]

segunda-feira, 11 de janeiro de 2016

La respondo kiun UEA ne donis al BEL

Afonso Camboim

Dum ĉi tiuj 3 lastaj jaroj, precipe post la propono sendita de BEL al UEA en 2014 (vidu en http://www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com/news/uma-pend%C3%AAncia/), mi "dialogas" kun UEA nur deduktante la respondojn (ĉar fakte ili ne alvenas).

Mia plej ĵusa dedukto estis, ke UEA ne interesiĝas pri "defendo ('advocacy') de Esperanto ĉe la registaroj" (la nura temo kiu forte interesadas min en esperantujo), kaj tial, informindas, mi rezignis pri la posteno de direktoro de instituciaj rilatoj de BEL, en decembro de 2015. Mi delonge komprenas ke tiu 'advocacy', krom institucia, nepre estu internacia (ĉu ĉe Briks, ĉu ĉe EU, ĉu ĉe disaj landoj kie esperantaj organizoj volus agi laŭ komuna planado), do, kunordiĝenda de UEA.

Nun, mi estas "devigata" fari pli unu dedukton. Ĉar la ĝustaj datumoj, espereble, estas je la dispono de UEA (ne de mi), estus pli facile se iu estrarano de UEA estus dirinta: "kara Afonso Camboim (aŭ kara BEL-estraro), via propono tute ne estas farebla, ĉar (kun eblaj esceptoj - nekonataj) efektive ne ekzistas organizitaj landaj E-movadoj, kaj la "landaj asocioj" (kiam faktaj institucioj) ofte ne havas nacian estrecon ĉe la esperantistoj, kaj preskaŭ neniu lando havas esperantistojn kun kondiĉoj por zorgi pri minimuma projekto partnere kun registaro, kaj UEA ne kapablus kunordigi tian projekton, eĉ ne en kvin aŭ dek landoj", kaj tiel plu. Sed, ne: neniu diris tion. Do, mi tion deduktas - kaj finfine pravigas la UEA-estraron...

Sed ne tute: kial UEA ne eksplicas tiun nian fragilecon (almenaŭ inter ni mem), kaj profitas la okazaĵon por klopodi vere organizi, institucie kaj politike, nian movadon, komencante per la internacia debato pri "kio estas nia Movado (aŭ kio ĝi povas esti) antaŭ la naciaj registaroj"? Evidentas, ke nenia oficialeco okazos sen trapasi tiun registaran sferon; evidentas ke, por Esperanto, Unesko faros nenion pli ol tiuj du Rezolucioj - ĉar simple ne eblas al ĝi agi ene de la naciaj sferoj -, eĉ se ĝi volus.


Ke ni estas, ankoraŭ nuntempe, nematuraj eĉ por provi postuli nian malmarĝenigon, tion mi povas akcepti (kun senkulpigo al ĉiuj ni). Sed ke UEA, jaron post jaro, ne promociu kaj ne prioritatigu tiun maturigan debaton (por ke iam ni estu preparitaj), tion mi ne povas kompreni. Tial, kiel observanto, mi atendas (kaj esperas) tiun paŝon. Se ni ne estas maturaj nuntempe, eĉ ne por pripensi aŭ debati sincere kaj honeste la devigan temon "kiel ni alfrontu la naciajn registarojn", ie ni grave eraris.