sexta-feira, 1 de agosto de 2014

Esperanto - Al la celo per la registaroj


Afonso Camboim

La apriora fina celo de Esperanto, kiu estas fariĝi fakte Internacia Lingvo (tio estas, planeda aŭ tuthomara dua lingvo), nepre dependas, primare, de la ago de la esperantistoj. Ĉar neniu esperantisto intencas eternigi Esperanton kiel "la internacian lingvon de la estonteco", demando ekestas: kion la nuntempaj esperantistoj povas fari (krom tio, kion ili jam faras), por ebligi ilin vizii la atingon de la celo de Esperanto, almenaŭ dum la unua duono de la nuna jarcento?

Re-novesperantisto atentanta pri celoj kaj templimoj, post esplori la horizonton de la aktualaj fareblaĵoj, mi trovis nur unu respondon al tiu demando: alvoki kaj respondecigi la naciajn (aŭ naciblokajn) registarojn pri Esperanto.

La valideco, ke la esperantistaro serioze laboru laŭ tiu hipotezo, estas ade defendata de mi, fariĝis diskurso de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), kaj esperinde fariĝos diskurso (kaj aglinio) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), baldaŭe.

Tiu vojo estas ja valida, sed ne facila, kompreneble. La unua malfacilaĵo estas, ke ĝi postulas nian kuniĝon - kaj, laŭ mia scio, ni, kaj malmultaj kaj nepre disaj, estas krome iom malunuiĝintaj. Alia malfacilaĵo, kiu reliefigas la unuan, estas ke tiuj ŝtataj entoj (se aliritaj) ne parolas al individuoj (nur al institucioj), kaj ke ties atentgrado estas rekte proporcia al la "grado de graveco", reala  aŭ laŭŝajna, de tiuj institucioj, precipe koncerne al reprezenteco (aŭ homkvanteco), almenaŭ.

Alia plia malfacilaĵo estas la konsumendaj horoj kaj laboroj, rekte kaj nerekte, intra- kaj eksteresperantuje... Jen la ĉiama problemo: volontularmanko. Pri tio fakte nepras volontulado, kaj  volontulado klera, scianta, ke ties laboro emas nuligi la neceson pri volontulado.

Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, la tiel nomataj demokratioj estas tie, kun siaj humanaj diskursoj; la registaroj estas tie, kun sia socia reprezenteco; la publikaj agentoj estas tie, kun siaj respondecoj pri sociaj kaj homaj havaĵoj kaj rajtoj, pri problemoj kaj metodoj por ilin solvi; la ŝtataj institucioj estas tie, kun siaj registaraj programoj kaj publikaj politikoj por la diversaj areoj, kiel ekzemple instruado kaj komunikado. Kaj ni estas ĉi tie, liberaj civitanoj (preskaŭ ĉiam), kiuj povas pretendi kaj postuli - se ni havas konscion, organizon kaj volon tion fari.

Se ni, finfine, venkos la malfacilaĵojn koncernajn al ni, ni estos minimume pretaj alfronti la malfacilaĵojn koncernajn al ili (al registaroj), t.e., al la politikistoj, kiuj rolas pri la regado en konstanta rotacio.

Decidi labori, aŭ ne,  en ĉi areo estas elekto nia. Sed unu afero estas certa: se ni enmetiĝos malprete kaj malunuiĝinte, ni jam enmetiĝos venkite. Ni estas devigataj, do, pripensi la agon kaj pripensi la E-movadon. Multaj el ni devas prepariĝi pri la temo "Esperanto kaj registaroj" lertece, kiel ni  prepariĝu por apliki niajn kursojn de Esperanto. Ni estas devigataj, pli precize, disvolvi politikon de UEA por interrilatoj kun la registaroj, engaĝante la landajn asociojn, por ebligi la tujan alproksimiĝon de E-Movado al la registaroj aŭ al blokoj kiel BRICS, G20, Eŭropa Unio...  

Pere kaj apogite de landaj asocioj, UEA povas, ekzemple, kontaktigi formale ĉiun novan landan registaron aŭ naciblok-estraron, prezentante al ili solidan kaj difinitan proponon de la E-movado. Post klarigi la situacion pri internacia lingvo (lingve, ekonomie, eduke, politike, instrue, ktp), proponi la naskigon de oficiala laborgrupo pri Esperanto ĉe la ministerio pri Edukado, celante enkonduki Esperanton en la eduksistemon, estas bona komenco. 

Kompreneble, fari ĉion tion ne garantias venkon - sed tio vere ebligas ian esperon. Aliflanke, senzorgite de la registaroj, la tendenco estas, ke ni daŭru kiel fakto ĉe la marĝeno de la mondo, eterna minoritato atendante miraklon. Do, al la espero!

sábado, 19 de julho de 2014

Língua do Brics: esperanto ou russinportinmandarim? 

Sob o título “Brasil e China firmam acordos sobre intercâmbio acadêmico”, o portal do MEC informou anteontem (17/7/14) que o governo brasileiro incentivará o ensino de mandarim nas universidades, inclusive instalando mais unidades do Instituto Confúcio (do governo chinês) nas federais. A matéria não informa quantas unidades do Instituto Machado de Assis serão instaladas nas universidades da China – provavelmente, nenhuma.

Ao que tudo indica, portanto, mais uma vez a reciprocidade entre Brasil e superpotências “parceiras”, pelo menos no quesito idiomas, será inexistente: sempre o Brasil promove as línguas delas; nunca elas promovem a língua do Brasil. Para os EUA/Inglaterra, por exemplo, o governo escancarou há décadas o mercado do ensino do inglês – e obriga o povo a consumir, via sistema educacional etc. –, mas nenhum anglófono se obriga a estudar português. Para a China, agora, o governo promove o chinês (afora o que já fez pelo francês, pelo espanhol, entre outros). O que o português ganha em troca, ele que sempre foi rejeitado como língua oficial da ONU? Desprestígio?

Incrivelmente, aos olhos da “grande imprensa” (como aos do governo) tem passado despercebido o fato de que esse “pequeno detalhe” da falta de reciprocidade implica grande ônus para os brasileiros, e grande bônus para esses estrangeiros. Grandes são as perspectivas de lucro e de expansão (para eles), e enorme o gasto de energia, tempo e dinheiro (para nós), que endossamos nossa flagrante desvantagem. Displicentemente, como o governo, a imprensa noticiou esse acordo como se tudo estivesse muito correto e como se fosse essa mesma a ordem "natural" das coisas: cabe a milhões de estudantes brasileiros o dever de aprender as línguas das superpotências (“devemos até nos orgulhar disso!”), e, sem reciprocidade (porque “nossa língua não tem valor de mercado”), e, sem discussão (pois “não há alternativa”).

Será que não há mesmo? Será que a única alternativa de um país que não dispõe de poder econômico-político-militar para infiltrar sua língua é disponibilizar o seu povo para o mercado das línguas das superpotências?

Em carta aberta de 2013, com base em duas resoluções da Unesco que recomendam o esperanto (assinadas, inclusive, pelo Brasil), esperantistas brasileiros pediram à presidente Dilma que inicie no país o processo de adoção da Língua Internacional neutra. O governo ainda não se dignou a dar uma resposta. Pedidos semelhantes vêm sendo feitos por esperantistas estrangeiros, com frequência cada vez maior, a outros governos – inclusive ao chinês, que curiosamente tem respondido com significativas ações em prol do esperanto. Convenhamos: num mundo em que o estrelato de meia dúzia de línguas se impõe sobre o ostracismo de mais de 5.000 línguas (entenda-se povos), não cabe a países como o Brasil promover, muito menos financiar, esse estrelato, essa hegemonia, em detrimento da própria língua pátria. 

Será que não está na hora de o Brasil abrir o jogo perante seus parceiros e propor o início do processo de inclusão do esperanto como língua de trabalho nos organismos internacionais, na ONU, no G20, no Brics? Ou preferimos nos submeter a sempre aderir à língua estrangeira da vez, no sobe-desce histórico cada vez mais veloz das superpotências? Se ninguém vai se dispor a dar ao português lá fora o tratamento que o Brasil tem dado a algumas línguas estrangeiras aqui, por que não ousamos encabeçar junto a tais organismos a campanha pela língua neutra internacional? Por que não ousamos começar dando o bom exemplo de produzir meios de introduzi-la no nosso sistema de ensino?

No que se refere ao Brics (cujas 5 línguas mais importantes são o mandarim, o indi, o inglês, o português e o russo – o "russinportinmandarim" do título), a adoção de uma só língua em comum, neutra, já representaria uma grande economia para todos, além de uma demonstração de inovação e de parceria verdadeira e equânime, apontando para um modelo realmente novo de bloco de nações. Bem que o Brasil poderia ter a coragem de sair da "retaguarda linguística" e propor esse novo modelo. Em breve, os cidadãos dos 5 povos (quase metade da população mundial) teriam muito a ganhar, estudando apenas mais 1 língua (e não mais 4, no mínimo), para poder se comunicar eficazmente entre si, e em pé de igualdade – o que é justo.  

quinta-feira, 22 de maio de 2014

La veinda plusdoloro

Afonso Camboim

Dornoj povas nin piki
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni faris sagojn kaj lancojn.
Falo de branĉ' povas nin vundi.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni produktis vergojn.
Sovaĝbesto povas nin disrompi.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni praktikas torturojn.
Astmo povas nin sufoki.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni strangolas.
Fulmo povas nin fulmini.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni mortelektras.

Tertremoj povas ruinigi.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni eksplodigas.
Pestoj povas ekstermi.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni kreis la militon.

Homoj malsaniĝas.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni venenas.
Homoj mortas.
Sed ni trovas nesufiĉa:
Ni mortigas.

Nia naturo,
Kia amplif(dolor)ilo
De la Naturo mem!
Proleta de l’ dolor’,
Kia specio estas la homa,
Kiu ŝajne trovas nesufiĉa?

A patética dor a mais

Afonso Camboim

Espinhos podem espetar-nos.
Mas achamos pouco:
Temos flechas e lanças.
A queda de um galho pode ferir-nos.
Mas achamos pouco:
Produzimos cassetetes.
Uma fera pode trucidar-nos.
Mas achamos pouco:
Praticamos torturas.
A asma pode sufocar-nos.
Mas achamos pouco:
Estrangulamos.
Um raio pode fulminar-nos.
Mas achamos pouco:
Eletrocutamos.

Terremotos podem devastar.
Mas achamos pouco:
Explodimos. 
Pestes podem dizimar.
Mas achamos pouco:
Criamos a guerra.

Pessoas adoecem.
Mas achamos pouco:
Envenenamos.
Pessoas morrem.
Mas achamos pouco:
Matamos.

Nossa natureza,
Que amplificador 
Da própria Natureza!                     
Operária da dor,
Que espécie é a humana,
Que parece achar pouco?

terça-feira, 15 de abril de 2014

Esperanto kaj registaroj - unu defendo

De Afonso Camboim


Du iniciatoj meritadas specialan atenton de la geesperantistoj en Brazilo, aperigante bonajn esperojn al kelkaj, kaj iujn timojn al aliaj: la Leĝoprojekto (LP) 6.162/2009, kiu inkluzivas Esperanton en la Leĝon pri Direktricoj kaj Bazoj por Edukado (LDB), kaj la Malferma Letero al Prezidentino Dilma, kiu repostulas al la brazila registaro agadon dum la procedo por adopto de Esperanto. 

Defende de la LP 6.162/2009, cirkulas interrete peticio, kaj freŝdata artikolo de Pedro Cavalheiro, kuraĝiganta la geesperantistojn subskribi ĝin, majstre elmontras la malpravon antaŭ timoj kaj la malfortikecon de kontraŭaj argumentoj al la LP de senatano Cristovam Buarque en la esperanta medio. 

Ĉi-kuntekste, defendo de la malferma letero fariĝas same necesa, antaŭ la malsekureco manifestata de kelkaj geesperantistoj, kiam temas pri interago inter esperantismo kaj registaroj. Pri tio, mi skribas la jenan pripenson.
 
Mi antaŭdiras, ke mi ne scius diri precize, kio igus esperantiston nei la validecon elvoki registarojn, kiel eblajn rapidigilojn de la efektivigo de Esperanto kiel internacia lingvo. Mi nur povas provi supozi, kia hipotezo estus malantaŭ tia pozicio.

Metante min tiel, elvenas unu demando post alia. Ĉu kelkaj geesperantistoj imagas esti tiel pretenda la ideon pri incito de la registaroj, tiel ke ili povos disdegni ĝin, kaj konduki nin al “ridindeco”? Kia ridindeco? Ĉu ne estas pli ridinde teni nin ĉe la marĝeno de la socioj pro obstina komplekso pri malsupereco, aŭ pro kaŝita fiero? Kia pretendo? Ĉu tiu pri uzo de la demokratia rajto de la civitanoj instigi la registaron profiti rimedon disponeblan, tamen neglektatan? Ĉu la “pretendo” demandi pri la relativa malŝparo, en kiu konsistas la ekskluziva elekto de la tradicia politiko pri fremdlingva instruado? Ĉu la “pretendo” provi disponigi al la registaro rajtigitan profesiularon por komenci procedon, kiu aliel neniam komenciĝus?
 
Ĉu ili pensas, ke tiu estas misio tiel neebla, ke eĉ ne indus ĝin provi? (Kiel scii sen provo?) Ĉu ili imagas, ke publikaj povoj ne devas havi ian ajn devon antaŭ proponoj, kiel tiu pri Esperanto? Ĉu ili pensas, ke nenia speco de registaro neniam povos avangardi pri tiu afero? Ĉu ili pensas, ke ne koncernas al registaroj ia ajn kompromiso kun Esperanto, escepte la elparolo de belaj vortoj dum kongresaj malfermoj aŭ subskribo de favoraj rezolucioj (simple por fari bonan ŝajnigon ĉe Uneskon)?

Ĉu ili konsideras pli prudente atendadi tion, kio ne okazis en 126 jaroj: la miraklo, ke la tutmonda loĝantaro amase interesiĝu pri Esperanto, aŭ ke Esperanto magie fariĝu alloga por grandaj kompanioj, kiuj ekinvestus en ĝin?

Ĉu ili imagas, ke Esperanto ekfariĝos valora por la socio, eĉ ekster la instrusistemoj, kaj anonima antaŭ la publikaj povoj? Ĉu ili kalkulas je la hipotezo, ke la studenta junularo subite “vekiĝos” kaj ekstudos Esperanton en ĉiuj landoj, kvankam tiu lernado tute ne helpos ĝian vivprotokolon, nek en ĝia antaŭenigo post ĉiu lernojaro?

Ĉu ili pensas, ke la geesperantistoj perdos sian ĉarmon, se Esperanto simple estos kondukata de la registaroj? Ĉu la devena ideo provi konduki Esperanton, kiel “duan lingvon de ĉiu popolo” jam estis forĵetita, kaj mi ne estas sciinta tion? Ĉu iu pensas, ke konkretigos Esperanton kiel duan lingvon kun forestado de la registaroj? Ĉu oni imagas, ke procedo tia, ne komenciĝos iam, ie? (Kial ne tie ĉi? Kial ne nun?) Ĉu iu komprenas, ke proponi, ke la registaroj akceptu komenci la procedon pri adopto de Esperanto devigas nin antaŭoferti instruistaron pretan por dungado? (Kaj kio malebligus la registarojn partopreni, kune kun la geesperantistoj, la kapabligon de instruistoj?)

Ĉu iu pensas, ke Esperanto, ideo tiel sublima, “ne povas miksiĝi kun registaroj”? Ĉu iu pensas, ke Esperanto fariĝus nacia lingvo se iu registaro ekadoptos ĝin? (Kaj ĉu iu pensas, ke registaro adoptus internacian lingvon izole? Por kio?) Ĉu iu taksas, ke enkondukite “de supre malsupren” Esperanto malaŭtentikiĝus? (Kaj kial neniu alia havaĵo de la homa civilizo fariĝas malaŭtentika kiam estas enkondukata “de supre malsupren” fare de la eduksistemoj?).

Do, mia rekomendo estas, ke oni legu pli bone tion, kio estas implicita kaj eksplicita en la propono de la malferma letero. Ĝi petas, ke Brazilo komencu adoptoprocezon, samtempe kondukante la proponon al grupoj da partneraj nacioj. Temas pri propono kun internaciaj implikoj, ĉar ne taŭgas rezoni nur nacie pri aferoj ligataj al Esperanto. Evidente, Brazila Esperanto-Ligo devas konduki la proponon al UEA (mi ne scias, kial tio ankoraŭ ne fariĝis), por ke ĝi ekestu reproduktita en aliaj landoj. Estus sensence peti al la registaro, ke ĝi envolvu siajn internaciajn partnerojn en la procezon, se ni mem ne envolvas la niajn.

La iniciato klopodi iel enmeti Esperanton en la agendon de la registaroj havas, finfine, je la plej malbona hipotezo, la avantaĝon atentigi (inkluzive la gazetaron) pri la afero de la lingvo internacia - kio reprezentas eventualajn senpagajn propagandajn spacojn. Eĉ se tiu propono aperigos bombardon da kontraŭaj opinioj aŭ koleraj atakoj, ĝi emas defii la kutiman senmovecon de la “senmova movado” kaj igi nin respondi, por kio ni venis, finfine.

 
Esperantigis
Osmar da Silva Alves
Câmara Brasileira da Língua Internacional Esperanto - CBLIE
Importante artigo de Pedro Cavalheiro aos esperantistas:

KIAL SUBSKRIBI PETICION POR LA APROBO
DE LEĜOPROPONO KIU ENKONDUKOS ESPERANTON
KIEL NEDEVIGATAN LERNOBJEKTON
EN LA BRAZILAJN MEZLERNEJOJN.

Mi prezentas miajn konsiderojn pri leĝopropono de la brazila Senatano Cristovam Buarque por enkonduki Esperanton en la mezlernejan studkadron kiel nedevigatan lernobjekton. Mi iel ŝuldis tiujn konsiderojn ne nur al homoj, kiuj petis tion de mi, sed al mi mem. Ĉar estas videble, ke kelkaj (ne malmultaj) geesperantistoj en Brazilo, kaj verŝajne en aliaj landoj, konsideras tiun iniciaton de la menciita Senatano kiel mistrafan. Konsekvence ili ankaŭ konsideras mistrafa nian peticion aperintan en AVAAZ, por ke la esperantistaro subtenu tiun iniciaton.

Kia leĝopropono estas tiu de Senatano Cristovam Buarque?

Unue iom da necesaj geografiaj klarigoj

En Brazilo, kiu estas federacia respubliko, la politika organizo sinprezentas tiel: la municipoj estas la juraj teritorioj de la ŝtatoj (provincoj). Urboj estas la sidejoj de la municipoj, kiuj samnomas al ili. La lando formiĝas je ŝtatoj krom la federacia distrikto (kiu samrangas al la ŝtatoj). Por ke la eksterlandanoj pli klare komprenu, Brazilo havas 26 ŝtatojn (provincojn) kaj unu Federacian Distrikton (kie lokiĝas la ĉefurbo de la lando). Nuntempe Brazilo havas 5.570 municipojn.

Brazilo estas lando havanta 8.515.767 km² (ok milionojn, kvincent dek kvin mil, sepcent sesdek sep kvadratajn kilometrojn).

Nun, iom da historiaj klarigoj

Ekde la dua mondmilito, pro la establigita politika partnereco kun USONO, kies historiajn detalojn mi ne pritraktos ĉi-tekste, Brazilo vaste enkondukis la instruadon de la angla lingvo. La fenomeno pri tiu amasa disvastigado de la angla en Brazilo ne rilatiĝis al la tiutempa revata internacieco de la angla, sed nur al politikaj kialoj. Kaj la vortoj "politikaj kialoj" ja signifas ĉi-kuntekste kaj monajn kaj ekonomiajn kaj potencajn kialojn flanke de la tiama brazila registaro. Dank' al tiu partnereco, Brazilo faris grandajn monŝuldojn ĉe USONO. Historia tempo ironie nomata de brazilaj historiistoj kiel "brazila miraklo".

Estas grave kompreni tiun historian scenon por kapti, kial tiel forte oni enkondukis la instruadon de la angla en Brazilo, malgraŭ ĝi ne estas lingvo oficiala en la lando. En la vero, tiu instruado celis plurajn aferojn rilatiĝantajn al "povo", sed ne propradire celis kapabligi la lernantaron scipovi la anglan. Tiamaniere, ke en ĉiuj lernejoj en Brazilo oni havas la anglan kiel lernobjekton, sed neniu lernejo sukcesas sukcese instrui ĝin.

Iom pri la brazila leĝa strukturo

Brazilo havas Konstitucion (la nacia leĝara ĉarto; la ĉefa leĝaro), sub kiu ĉiuj aliaj leĝoj estas. La ŝtatoj havas siajn leĝojn kaj la urboj ankaŭ havas proprajn leĝojn. Por kompreni, la urboj estas ankaŭ sub la leĝoj de siaj ŝtatoj kaj sub la leĝaro de la lando (Konstitucio).

Kelkaj fakoj estas regataj nur de aliaj naciaj leĝoj kiuj estas, siavice, sub la Konstitucio, sed ankaŭ estas la ĉefaj leĝoj por tiuj fakoj, kiel ekzemple la Brazila Punkodo. Tiel estas la nacia leĝo pri edukado, kiu nomiĝas "Lei de Diretrizes e Bases da Educação Nacional" (Leĝo pri Direktricoj kaj Bazoj por la Nacia Edukado), ankaŭ konata per la mallongigo "LDB". La ŝtatoj havas kelkajn leĝojn pri edukado kaj ankaŭ la municipoj havas siajn leĝojn pri tio, sed NENIU ŝtata aŭ municipa leĝo rajtas kontraŭi la ĉefan nacian leĝon pri edukado, LDB. Tiu ebleco krei proprajn leĝojn ekzistas por agordi la lokajn edukagadojn al la lokaj sociprofiloj. Sed, la direktricoj kaj bazoj nepre devas esti la samaj por la tuta lando. Kiu montras tiujn direktricojn kaj bazojn estas LDB.

Pro tio ni, edukistoj, diras ke LDB estas kvazaŭ la brazila Konstitucio por edukado.

Nun pri la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque

Senatano Cristovam Buarque proponis aldonon al Leĝo pri Direktricoj kaj Bazoj por la Nacia Edukado (LDB), kiu hodiaŭ agnoskas nur du lingvajn kategoriojn: la nacian lingvon (portugalan) kaj "modernajn fremdajn lingvojn". Por la mezlerneja instruado, LDB postulas la nacian lingvon, unu modernan fremdan lingvon, devigate, kaj opcie duan lingvon. La teksto de LDB diras laŭlitere: "Estos inkludata unu moderna fremda lingvo, kiel devigata lernobjekto, elektita de la lerneja komunumo, kaj unu dua, en opcia trajto, laŭ la disponeblecoj de la institucio" (Será incluída uma língua estrangeira moderna, como disciplina obrigatória, escolhida pela comunidade escolar, e uma segunda, em caráter optativo, dentro das disponibilidades da instituição).

Pro la aldona konjunkcio "kaj", ĝustas por la LDB-teksto "kaj unu dua" la komprenon "dua moderna fremda lingvo". Aŭ, pli klare, iu dua lingvo el la sama kategorio antaŭe menciita en la teksto, nome, "moderna fremda lingvo".

Kelkaj homoj diras, ke LDB jam permesas la enkondukon de Esperanto kiel tiun "duan lingvon", sed ne. Estas klare pri kio LDB-teksto parolas: pri moderna fremda lingvo. Sed, Esperanto ne estas "fremda". Esperanto estas ja moderna sed INTERNACIA lingvo. Ne fremda lingvo, nome, lingvo kiu apartenas al alia lando aŭ gento.

Kompreneble oni skribis tiamaniere la tekston de LDB ne por kontraŭstari Esperanton, sed ĉar oni simple supozis, ke en la mondo estas naciaj kaj fremdaj lingvoj nur. Oni simple ne rezonis pri tiu alia lingva ebleco.

Tiu "manko" fariĝas por ni ŝanco aperigi la nomon de Esperanto en la LDB-teksto.

Senatano Cristovam Buarque ne proponis simplan aldonan leĝon, municipan leĝon, ŝtatan leĝon, sed aldonon al la Nacia Leĝo pri edukado. Tiu aldono efikos en la tuta lando, ĉe ĉiuj lernejoj de la tuta lando.

Kion timas tiuj, kiuj kritikas la leĝoprojekton de Senatano Cristovam Buarque?

Ili ĝenerale timas, ke la neceso pri Esperanto-instruistoj kresku tro rapide kaj ke pro manko de tiuj profesiuloj ni spektu la fiaskon de Esperanto en Brazilo.
Kelkaj pledas pro efektivaj agadoj flanke de la esperantistaro antaŭ ol klopodi enkonduki la instruadon de Esperanto en LDB-on. Sed, ili ne diras, ekzemplas, sugestas, proponas, efektive kiaj agadoj estus tiuj agadoj. La pledantoj ne klarigas, kiel fari pli ol jam faras la senmona, senrimeda movado. Oni ripetadas paroladon sed sen celeco. Estas rutineca teoriado sen minimuma strebo iel realigi ĝin.

Bone, jen la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque estas efektiva ago; la peticio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto (CBLIE) ankaŭ estas efektiva ago; la konstantaj kontaktoj kun Deputitoj, kun Senatanoj kaj kun la kabineto de Senatano Cristovam Buarque, cele al la aprobo de tiu leĝoprojekto, estas efektiva ago; la partopreno de CBLIE en lingvistika seminario en Universitato de San-Paŭlo, kun prezento de laboroj pri Esperanto, kiuj estis publikigitaj de USP kaj de CBLIE poste (verkoj elŝuteblaj ĉe Fejsbuko de CBLIE kaj ĉe ĝia retpaĝaro) estas efektivaj agoj. Aliaj laboroj senlace faritaj de ni kaj de kelkaj aliaj, kiel ekzemple instrui Esperanton en Universitatoj, efektive estas "agado", sed plendi sen ion fari aŭ pledi sen klare proponi, ne estas ago.

Kiel ni vidas kaj komprenas tiun leĝoproponon?

Pro la grando de Brazilo, raportita ĉi-supre, tute ne eblas hodiaŭ trovi monon por pagi efikan propagandon por konigi al la grandega brazila socio (pli ol 201 milionoj da enloĝantoj) pri la ekzisto de Esperanto. Jes, mi diras "informi simple pri ĝia ekzisto", ĉar la plimulto en nia socio eĉ ne scias pri la ekzisto de Esperanto. Aliaj, kiuj jam aŭdis paroli pri Esperanto, ĝenerale ricevis fuŝajn informojn pri la lingvo, kiel ekzemple, "lingvo religia", "lingvo mortinta", "pralingvo", "lingvoprojekto, kiu ne efektiviĝis", "artifika lingvo", "universala lingvo (lingvo kies celo estas anstataŭi la etnajn lingvojn)" kaj aliaj misdifinoj.

Se oni aprobos tiun leĝoprojekton, ni havos tute senpagan propagandon faritan de la propra leĝo tra la tuta lando. Ĉiuj direktoroj de lernejoj, liceestroj, kunordigantoj de lernejoj, havas la profesian neceson kaj devigon legi la LDB-on. Ĉiam, kiam io nova aperas en LDB, la lernejoj ricevas averton de Ministrejo pri Edukado kaj ili devas ekscii pri tiu novaĵo. Tio signifas, ke tra la tuta lando, en ĉiu lernejo de la 5.570 municipoj, kaj publikaj kaj privataj, ĉiuj lernejestroj ekscios samtempe pri la ekzisto de Esperanto. Kaj la plimulto, zorgema pri siaj profesioj, tuj ekpensos "hmm Esperanto... Kio Esperanto estas? Mi devas esplori por klarigi al mia skipo, al la instruistoj de mia lernejo, kiuj estas sub mia zorgo" kaj tuj serĉos en Google informojn pri Esperanto.

Do la unua pozitiva rezulto de la aperigo de "Esperanto" en la teksto de LDB estas la kvalifika propagando, direktata al la profesiuloj pri instruado.

Tio tute ne signifas, ke ili tuj konsentos, amos, defendos Esperanton. Kompreneble ne. Ili simple ekscios. Tio tute ne signifas, ke ili tuj propagandos Esperanton inter ilia lernantaro kaj instigos ĝin peti por lerni Esperanton. Estus naiveco supozi tion. Do, ni havos tempon baki Esperanto-instruistojn.

Aliflanke la simpla propono de Senatano Cristovam Buarque jam produktis rezultojn. Aperis E-kurso en Brazilaj Universitatoj. Liberaj kursoj en lingvaj centroj de la universitatoj. Ne gradiĝaj kursoj, kompreneble. Sed, estas semoj. Estas kvazaŭ varmigo de la maŝinoj. Tiuj rezultoj produktataj de la simpla leĝopropono indikas, ke se ĝi estos aprobita, Esperanto povas fariĝi por tiuj universitatoj alia plia negoco. Simple. Iom post iom, fakaj privataj lernejoj pri lingvoj ankaŭ senvualigos tiun novan "negocon". Sed, ne tuj. Sed, ne rapide, pro la historiaj kialoj raportitaj supren, kiuj establigis en Brazilo la anglan kiel "la" duan lingvon por lerni. Ni bezonos multe da tempo, multe da laboro por ke la junuloj interesiĝu pri Esperanto. Tio postulas tempon. La simpla aprobo de la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque ne kapablos ŝanĝi la lingvan scenon en Brazilo en palpebruma daŭro. Tute ne. Pro tio la timo, ke ni ne havu sufiĉe da instruistoj, se la leĝopropono aprobiĝos, estas sensenca. Mi ne scias, ĉu tiuj, kiuj pensas tiel estas pesimismaj aŭ tro optimismaj.

La fakto estas, ke pro la aprobo de tiu leĝopropono Esperanto venos de la ombro al la lumo. Tiu aprobo fariĝos efika propagando ĉe tiuj profesiuloj, kiuj formas opiniojn, kiuj formas homojn. Kaj tio estas bonega ŝanco por Esperanto, se ni kapablas rigardi la estontecon.

Pro tio ni petas al ĉiuj, kiuj komprenis tiun mesaĝon subskribi nian peticion por la aprobo de la leĝoprojekto de Senatano Cristovam Buarque.


Pedro Jacintho Cavalheiro
Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto


Leia mais: http://www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com/news/nota-aos-visitantes/
Crie seu site grátis: http://www.webnode.com.br

segunda-feira, 7 de abril de 2014

No rádio, na Câmara...
 
Vem tendo algum êxito nosso propósito de pautar o Esperanto na mídia. Semana passada, após o programa Cotidiano, da EBC/Rádio Nacional entrevistar-nos por 12 minutos (link: http://radios.ebc.com.br/cotidiano/edicao/2014-03/ensino-do-esperanto-aguarda-incentivo ) a Intranet da Câmara Legislativa do Distrito Federal publicou segundo artigo nosso em seu Blog de Cultura:
Esperanto na atualidade
Por Afonso Camboim - consultor técnico-legislativo da CLDF, diretor da Câmara Brasileira da Língua Internacional Esperanto - CBLIE
 
Lançada como projeto de língua internacional pelo médico polonês L. L. Zamenhof, em 1887, o Esperanto é hoje uma língua viva utilizada em mais de 100 países. A comunidade internacional esperantista organiza-se por meio de milhares de entidades, que têm como referência maior a Associação Universal de Esperanto – UEA (órgão que mantém relações oficiais consultivas com a Unesco desde 1954), com sede em Rotterdam.
 
Os países de um modo geral têm diversas entidades locais e pelo menos uma nacional (a exemplo da Liga Brasileira de Esperanto - BEL), as quais promovem o ensino, o uso e a divulgação da língua.
 
Com o surgimento da internet, o significativo crescimento e a integração do movimento levam as lideranças esperantistas do mundo inteiro a trabalharem pela inserção do Esperanto nos sistemas oficiais de ensino, conforme recomendam expressamente duas Resoluções da Unesco (1954 e 1985).
 
No Brasil, essa linha de ação tem apoiado massivamente o Projeto de Lei 6.162/09, do senador Cristovam Buarque, que insere o Esperanto na Lei de Diretrizes e Bases da Educação – LDB, garantindo-lhe o mesmo status curricular que a Lei atribui às línguas estrangeiras. Além disso, a BEL encaminhou uma Carta Aberta à Presidência da República, a qual apresenta um projeto preliminar e conclama o governo brasileiro a ousar um pioneirismo na promoção da comunicação verbal direta com reciprocidade e isonomia – que é o que o Esperanto faculta no cenário mundial. A mesma carta, com ilustrativos anexos, dirige-se especificamente à Presidenta Dilma e aos ministros da Secretaria-Geral da Presidência, da Educação e do Ministério das Relações Exteriores, e chegou a ser entregue diretamente ao Ministro Gilberto Carvalho, em junho/13, por intermédio do Presidente da Câmara Legislativa do Distrito Federal, deputado Wasny de Roure.
 
O assunto, portanto, começa a ser tratado nas esferas governamentais do Brasil e de diversos países, e é possível que em breve todos os cidadãos do planeta possam começar a dispor de um privilégio do qual só os esperantistas hoje podem usufruir: o de aprender apenas mais uma língua, para poder falar diretamente com falantes nativos de centenas de línguas. Esse “bilinguismo suficiente” é o que o Esperanto coloca à disposição da humanidade. Dispensando o poliglotismo ou traduções, os esperantistas realizam anualmente centenas de eventos internacionais, às vezes com milhares de participantes de 50/60 países (como é o caso do congresso mundial de esperanto que ocorre em algum país a cada ano), utilizando apenas uma língua-ponte. Nada parecido ocorre em outros eventos internacionais, onde inumeráveis traduções (e quiproquós) são a regra.