Afonso Camboim
La apriora fina celo de Esperanto, kiu estas fariĝi fakte Internacia
Lingvo (tio estas, planeda aŭ tuthomara dua lingvo), nepre dependas, primare, de
la ago de la esperantistoj. Ĉar neniu esperantisto intencas eternigi Esperanton
kiel "la internacian lingvon de la estonteco", demando ekestas: kion
la nuntempaj esperantistoj povas fari (krom tio, kion ili jam faras), por
ebligi ilin vizii la atingon de la celo de Esperanto, almenaŭ dum la unua duono
de la nuna jarcento?
Re-novesperantisto atentanta pri celoj kaj templimoj, post esplori la
horizonton de la aktualaj fareblaĵoj, mi trovis nur unu respondon al tiu
demando: alvoki kaj respondecigi la naciajn (aŭ naciblokajn) registarojn pri
Esperanto.
La valideco, ke la esperantistaro serioze laboru laŭ tiu hipotezo, estas
ade defendata de mi, fariĝis diskurso de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), kaj
esperinde fariĝos diskurso (kaj aglinio) de Universala Esperanto-Asocio (UEA),
baldaŭe.
Tiu vojo estas ja valida, sed ne facila, kompreneble. La unua
malfacilaĵo estas, ke ĝi postulas nian kuniĝon - kaj, laŭ mia scio, ni, kaj
malmultaj kaj nepre disaj, estas krome iom malunuiĝintaj. Alia malfacilaĵo, kiu
reliefigas la unuan, estas ke tiuj ŝtataj entoj (se aliritaj) ne parolas al
individuoj (nur al institucioj), kaj ke ties atentgrado estas rekte proporcia
al la "grado de graveco", reala aŭ laŭŝajna, de tiuj
institucioj, precipe koncerne al reprezenteco (aŭ homkvanteco), almenaŭ.
Alia plia malfacilaĵo estas la konsumendaj horoj kaj laboroj, rekte kaj
nerekte, intra- kaj eksteresperantuje... Jen la ĉiama problemo: volontularmanko.
Pri tio fakte nepras volontulado, kaj volontulado klera, scianta, ke
ties laboro emas nuligi la neceson pri volontulado.
Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, la tiel nomataj demokratioj estas tie, kun
siaj humanaj diskursoj; la registaroj estas tie, kun sia socia reprezenteco; la
publikaj agentoj estas tie, kun siaj respondecoj pri sociaj kaj homaj havaĵoj
kaj rajtoj, pri problemoj kaj metodoj por ilin solvi; la ŝtataj institucioj
estas tie, kun siaj registaraj programoj kaj publikaj politikoj por la diversaj
areoj, kiel ekzemple instruado kaj komunikado. Kaj ni estas ĉi tie, liberaj
civitanoj (preskaŭ ĉiam), kiuj povas pretendi kaj postuli - se ni havas
konscion, organizon kaj volon tion fari.
Se ni, finfine, venkos la malfacilaĵojn koncernajn al ni, ni estos
minimume pretaj alfronti la malfacilaĵojn koncernajn al ili (al registaroj),
t.e., al la politikistoj, kiuj rolas pri la regado en konstanta rotacio.
Decidi labori, aŭ ne, en ĉi areo estas elekto nia. Sed unu
afero estas certa: se ni enmetiĝos malprete kaj malunuiĝinte, ni jam enmetiĝos venkite. Ni estas
devigataj, do, pripensi la agon kaj pripensi la E-movadon. Multaj el ni devas
prepariĝi pri la temo "Esperanto kaj registaroj" lertece, kiel
ni prepariĝu por apliki niajn kursojn de Esperanto. Ni estas devigataj, pli
precize, disvolvi politikon de UEA por interrilatoj kun la registaroj,
engaĝante la landajn asociojn, por ebligi la tujan alproksimiĝon de E-Movado al
la registaroj aŭ al blokoj kiel BRICS, G20, Eŭropa Unio...
Pere kaj apogite de landaj asocioj, UEA povas, ekzemple, kontaktigi
formale ĉiun novan landan registaron aŭ naciblok-estraron, prezentante al ili
solidan kaj difinitan proponon de la E-movado. Post klarigi la situacion pri
internacia lingvo (lingve, ekonomie, eduke, politike, instrue, ktp), proponi la
naskigon de oficiala laborgrupo pri Esperanto ĉe la ministerio pri Edukado,
celante enkonduki Esperanton en la eduksistemon, estas bona komenco.
Nenhum comentário:
Postar um comentário