Kunrespondecigi registarojn pri
Esperanto - ĉu ni volas? ĉu ni povas? kiel?
La titolo
supre, jen taŭga kaj urĝa temo por naciaj aŭ monda kongresoj de Esperanto. Kial
ne? Post la propono de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) - vidu la tutan tekston
ĉi-sube - sendita en junio/2014 al Universala Esperanto Asocio (UEA), jam
malfruas la ekdebatoj de la esperantistaro ĉirkaŭ tiu specifa temo, ĉu ĉe la
kongresoj, ĉu ĉe aliaj forumoj. De tiuj debatoj dependas la stariĝo de kohera
politiko fare de niaj organizaĵoj pri la rilatoj de la E-movado kun la naciaj
registaroj. Ĉu ni ne necesas tion? Kial tion ni ne amplekse debatas?
Se, hazarde,
mankas scio eĉ pri la citita propono, ekzemple, jen ni montras ĝian tekston,
simpatie ricevita de la nuna UEA-prezidanto, kiu certe iam eĥos ĝin (la apero
de "esperanto-en-brics-landoj@yahoogroups.com" estas la unua eĥo):
"Propono de Brazila
Esperanto-Ligo (BEL)
al Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Sinjoro Mark
Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio,
Laŭ tio, kio
estas publikigita de la revuo Brazila Esperantisto n-ro 346 de septembro/2013
kaj de la retejoj www.esperanto.org.br kaj
www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com, Brazila Esperanto-Ligo (BEL)
transdonis al la registaro de Brazilo en la 19-a de junio/2013 (ĉemane) kaj en
la 12-a de septembro/2013 (ree perpoŝte) Malfermitan Leteron (vd. aneksaĵon),
kiu enhavas du peticiojn kaj projekton al la registaro. Al tiu letero estas
aneksitaj: 1-e La rezolucioj de Unesko favore al Esperanto (1954 kaj 1985); 2-e
Manifesto de Prago de la Movado por la Internacia Lingvo Esperanto; 3-e La
broŝuro "Malkovru Esperanton" kaj 4-e La projekto Laborgrupo
Esperanto ("Ĉelo-projekto").
Ekde tiam
okazadas evoluoj de tiu ago, kiel la transsendo de la letero farita de la Prezidantejo
de la Respubliko al la Ministerio pri Edukado, kaj niaj klopodoj, kun apogo de
politikistoj, por ke subteniĝu la dialogo inter esperantistoj kaj la publikaj
agentoj.
Ni emfazas,
ke la letero implicas sisteman agadon de la Esperanto-movado, precipe
pritraktantan la rilatojn inter Esperanto kaj registaroj. Admoninte, ke la
registaro de la lando ekalprenu minimuman respondecon pri Esperanto (kiel
posedaĵo de la homaro kaj rimedo, disponebla kaj demokratia, por internacia
komunikado), kaj petinte, ke tiu registaro pionire proponu al aliaj registaroj
fari la samon, brazilaj esperantistoj indikas, ke similaj peticioj estas
farataj de alilandaj esperantistoj al siaj registaroj. Tio estas, en nia
propono estas antaŭsupozite, ke aliaj registaroj ĉirkaŭ la mondo estas/estos
instigitaj samdirekten, almenaŭ en proksimume 70 landoj, kiuj havas landajn
asociojn almembrigitajn al UEA.
Jen venas la
propono de BEL al UEA. Por pligrandigi la eblecon, ke tiu iniciato sukcesos en
Brazilo, kaj por ke ĝi nasku sinergion favore al la tuta Esperanto-movado, ni
proponas, ke UEA konduku al ĉiu Landa Asocio tiun ideon pri la esperantistoj
peticii al la registaroj de siaj respektivaj landoj, laŭ la ekzemplo de la
brazila iniciato kun taŭgaj lokaj adaptigoj.
En la
brazila kazo tio, kio estis intencita kiel la komenco de la procezo, estas, ke
la registaro kreu laborgrupon, formita de funkciulaj esperantistoj, kiuj estus
invitotaj asesori la Ministerion de Edukado en produktado de publikaj politikoj
pri la instruado de Esperanto. En aliaj landoj tamen oni povas proponi tion,
kio al la lokaj esperantistoj ŝajnas farebla, tiamaniere, ke
startiĝu/plivastiĝu la procezo de formaligo de la instruado de Esperanto.
Tiu estas la
propono, perfekte ĝustigita al la areo Kunordigo de la Strategia Laborplano
2013/2017 de UEA. Artikolo titoligita "Esperanto kaj registaroj - Unu
defendo", publikigita en la 14-a de aprilo/2014 en la retejo
www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com, alvokas la esperantistaron pripensi
serioze kaj sentime tiun agadkampon.
Kiel simpla
unua paŝo ni proponas peti de la landaj asocioj adapti la brazilan Malfermitan
Leteron al la registaroj de siaj landoj, ĉefe ĉar la plimulto de tiuj landoj
certe subskribis kiel Brazilo la rezoluciojn de Unesko. La ĉefdelegitoj de UEA
povas grave roli en tiu paŝo kaj same la revuo Esperanto, en kiu povas aperi la
originala letero kaj aliaj instrukcioj kaj niaj evoluoj, estante grava ilo por
kunordigi kaj kunigi niajn asociojn kaj membrojn. BEL estas je dispono por
helpi je tiu kunordiga agado de UEA.
Nome de la
brazila movado kaj respektoplene,
Evandro
Ferreira de Avellar
Prezidanto -
Brazila Esperanto-Ligo"
Nenhum comentário:
Postar um comentário