segunda-feira, 16 de novembro de 2015

Komuna lingvo faciligas interagadon kaj kunlaboron

(Artikolo de Afonso Camboim, prezentita de Valentin Seguru, ruslingve, en 
Rusia Akademio de Sciencoj, dum la Unua Internacia Scienca-praktika Konferenco 
Landoj de BRIKS: strategio de evoluo kaj mekanismoj de interagado kaj kunlaboro en ŝanĝanta mondo, la 3-an de novembro - 2015)


Rusia Esperanto-Unio (REU) informis la esperantajn landajn asociojn de BRIKS-landoj pri ĉi tiu evento kaj invitis ĉiujn pripensi ties temaron. Brazila Esperanto-Ligo (BEL), konsiderinte la temon "Tendencoj de evoluo de kulturoj de BRIKS-landoj kaj problemoj de Interkultura komunikado", akceptis la inviton, malgraŭ ke ne eblas al ĝi fizike partopreni la konferencon. Ĉi tiu artikolo estas farita, do, kiel kontribuo al la pripensado pri ĉi tiu temo, io kion iamaniere kutime faras la internacia Esperanto-Movado, ankaŭ rilate al aliaj landoj kaj iliaj kulturoj.

Kiam oni parolas pri tendencoj en kultura evoluo de BRIKS-landoj, demando tuj ekestas: ĉu aparta, aŭ integrita evoluo? Alivorte, ĉu evoluo de ĉiu lando, aŭ evoluo ene de la grupo? Mi supozas, ke en ĉi tiu forumo analizi la apartan kulturan evoluadon de Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio aŭ Sudafriko estas malpli grava ol esplori la potencialon de kultura integriĝo de ĉi tiuj landoj. Mi supozas, samtempe, ke identigi kaj klarigi ĉi potencialon estas la ĉefa celo de tiu ĉi forumo, en tiu ĉi kampo.

Supraĵa observo al la proprecoj de ĉi tiuj kvin "naciaj individuoj" rangus ilin tiom malsamaj ĝis la punkto de malebligi al ili la formadon de grupo - kaj en aliaj tempoj tiu grupo certe eĉ ne estus penseble. La geografia distanco (preskaŭ unu lando po kontinento), la historia diferenco (kiu determinas soci-politikajn malsamecojn) kaj, ĉefe, la lingva diverseco povus esti indikitaj kiel malpermesiloj pri unio.

Hodiaŭ, tamen, speciale per la taŭga uzo de disponeblaj rimedoj kaj instrumentoj, la koncepto de BRIKS kaj la laŭgrada alproksimiĝo de tiuj kvin landoj estas pruvantaj ke, se  trovitaj la konektantaj elementoj, la diverseco ne malhelpas la kuniĝon – kaj eĉ povas altigi ĝin. Efektive, de la unuaj paŝoj de BRIKS en 2006 ĝis la kreo de ĝia banko (post kiam iĝis esperebla la adopto de komuna valuto), diferencoj estas forvenkitaj kaj komunaj interesoj estas elstarigitaj.

Eĉ tiel, nepras la plifortigo de integriĝaj instrumentoj, por ke tiuj landoj, tiuj popoloj, transiru la nuran koncepton de ekonomia grupiĝo, kaj fariĝu fakte politika alianco aŭ eĉ komunumo. En la sfero de interkultura komunikado, oni bezonas scii ĝis kiun gradon  estos kuraĝo por rompi la diferencojn, kaj kiom profunde okazos rilatoj inter la kvin nacioj, inter ĝiaj popoloj, inter ĝiaj civitanoj mem.

En tiu kampo, la fundamentaj diferencoj estas nomitaj simple portugala, rusa, hindia, mandarena kaj angla lingvoj (ĝenerale dirite). La lingvoj estas, evidente, la plej signifaj deponejoj de kulturo, kaj nur pere de ili efikas la interkultura komunikado. Kiel promocii tian komunikadon sen devigi al la civitanoj multlingvecon, aŭ almenaŭ kvinlingvecon tiukaze? Kiel BRIKS evitu la "solvon" je la maniero de UN (kiu oficialigis nur la lingvojn de la pli fortaj) aŭ je la maniero de Eŭropa Unio (kiu, pro la egalrajteco, oficialigis 27 lingvojn - ruinigo, el ekonomia vidpunkto)?

Malalta nivelo de aŭdaco (kaj de kreemo) emus starigi por BRIKS la anglan, kiel perantan lingvon inter tiuj kulturoj, kaj tiel la interkultura dialogo okazus tra ĝi. Ĉu tio estas la solvo? La brazila registaro jam ekakordas kun la ĉina pri la instruado de la mandarena en Brazilo kaj (eble) de la portugala en Ĉinio (por aliaj kialoj, en Brazilo la angla lingvo jam estas instruata - ne ĝuste lernata - en la lernejoj). Ĉu tio estas la solvo? Sekvote tiu vojo, tuj poste venos la hindian, la rusan... Por larĝa kaj profunda interkultura komunikado, redemandindas, ĉu tio estas la solvo?

La titolo de ĉi tiu artikolo, finfine, estas evidento, sed oni demandus: “kion fari, se ne estas komuna lingvo en BRIKS-landoj?” Ni respondas pere de fakto: en la 20-a kaj 21-a jarcentoj ĝuste 100 fojojn homoj de 50, 60... eĉ 80 landoj kunveniĝis dumsemajne en iu malsama urbo de la mondo, kaj ili origine parolis malsamajn lingvojn. Ili estis 1.000, 2.000... eĉ 5.000 homoj, kiuj parolis dekojn da malsamaj gepatraj lingvoj, kaj ili solvis tiun komunik-problemon pere de neŭtrala, planigita, internacia lingvo, kiu ekzistas ekde 1887 – nome Esperanto. Tiu instrumento, kurioze, estas subutiligata de la homaro, sed ĝia efiko estas sufiĉe provita kaj pruvita dum pli ol unu jarcento. Tial la institucioj kiuj ĝin uzas kaj disvastigas en pli ol 100 landoj ĝin konsideras taŭgan solvon por tiu problemo.

Nia kontribuo al ĉi tiu konferenco, do, estas proponi al la popoloj kaj al la registaroj de BRIKS-landoj (same kiel faras Unesko, pere de du Rezolucioj), ke ili pionire komencu la procezon por enkonduki Esperanton en la lernsistemojn de la kvin landoj. En Brazilo, pluraj urbaj leĝoj subtenas tion, kaj la senatano Cristovam Buarque, eksministro pri Edukado, prezentis en 2009 leĝproponon kiu enigas Esperanton en la nacia leĝo pri edukado. Tio estas nur starto, sed se ĉiu popolo de BRIKS komencos lerni Esperanton kiel duan lingvon, certe niaj landoj atingos plenan interkulturan komunikadon. Tiu propono estas tute farebla, se la registaroj, kiuj ordinare promocias kaj devigas la lernadon de fremdaj lingvoj, volos doni al siaj popoloj la ŝancon lerni lingvon de la tuta homaro, ekplanante tion kun la esperantaj institucioj ĉeestantaj en preskaŭ ĉiuj landoj.    


  José Afonso de Sousa Camboim
Teknika Konsultiĝisto de
Leĝdona Ĉambro de Federacia Distrikto (CLDF);
Direktoro pri Instituciaj Rilatoj de
Brazila Esperanto Ligo (BEL) -
 Brazilo

Nenhum comentário:

Postar um comentário