terça-feira, 25 de agosto de 2015

Jes, ni NE povas.

Afonso Camboim

Lastatempe mi sufiĉe streciĝas por kompreni kial la Esperanto-movado ĝis nun ne establis institucian politikon por provi, konstante kaj strategie, la respondecigon de la naciaj registaroj pri Esperanto.

La efektivigo de tia politiko implicus, kompreneble, la partnerecon de Universala Esperanto-Asocio - UEA (por la internacia kunordigo) kun la Landaj Asocioj (por la loka konduko), kaj eble ni ne taksas nin kapablajn pri tio. Tamen, se unu el la fundamentaj celoj de Esperanto estas iĝi "dua lingvo de ĉiu popolo", ĉu unu el la plej gravaj taskoj de la reprezentantoj de la lingvo ne devas esti ĝuste konstrui la dialogon kun la reprezentantoj de la popoloj? La gvidantoj de la movado eble taksas, ke ni atingos la  statuson de Lingvo de la Homaro irante rekte al la individuoj, ignorante la  ŝtatojn... Ĉu?

La kreskanta malkaŝiĝo de la "problemoj, kiujn Esperanto povas solvi" (la  nombro pli kaj pli granda de balbutantoj en fremdaj lingvoj, la financaj kostoj de la babelo, ktp) igas en aferon de civitaneco (do, de registaro) la starigon de monda lingvo komuna, aliranta al la "sufiĉa dulingveco". La esperantistoj, tamen, la solaj kiuj ĝis nun optimumigis solvon al la monda babelo, abdikis serioze alporti ĝin al la registaroj, eble ĉar tio implicas implikajn burokratismojn, konvinkigan argumentadon kaj politikan batalon – krom solidan unuecon kaj internan organizon de tiu minoritato, kiu  estas la esperantistaro.

La fakto, ke ni kunvenigis preskaŭ 3.000 esperantistojn el 80 landoj en la mondan kongreson de Lille/2015, ekzemple, sen ajna oficiala diskuto de tiu temo kaj sen okazigo de eĉ unu kunveno de la estraro de UEA kun tiuj de la Landaj Asocioj, ĝi montras samtempe nian fortecon kaj nian malfortecon. Jes, esperantismo estas vivanta organismo - sed sen politika volo.

Donita ĉi kontraŭdiro, mia komprenpenado perdiĝas en returniĝanta rondo. Kunrespondecigi registarojn pri Esperanto: ni ne povas, ĉar ni ne volas, aŭ ni ne volas, ĉar ni ne povas?


Unu certeco restas: dum la internacia organizo kiu estras la movadon ne kondukas la procezon, jes, ni ne povas.

Nenhum comentário:

Postar um comentário