Sufiĉa bilingvismo – kio estas tio?
Afonso Camboim
Vendredon 26-an de junio, en la restoracio Supren Verda, Braziljo, la
intervjuanto de la programo "Supren Babilado", mia amiko poeto Paulo
Nascentes, paroligis min rilate al la koncepto Esperanto, bilinguismo
suficiente (t.e., sufiĉa dulingveco
– aŭ bilingvismo), proponita de mi.
Tiam, vole nevole, mi malnetis parole la ideon, kiun mi prezentas en ĉi tiu artikoleto.
Mi diris, interalie, ke ĉiu homo kiu vidas
sin kiel eron de la homaro nepre trovas nesufiĉan lerni ian ajn
duan (aŭ trian, kvaran...) etnan
lingvon, krom la gepatran, ĝuste ĉar tiuj
lingvoj ne kapabligas tiun homon parole komunikiĝi kun ĉiuj – nur kun specifaj
komunumoj. Tia du- (tri-, kvar-...) lingveco nepre estas nesufiĉa...
La koncepto fakte estas tre simpla, kaj ĝia kerna nocio tute
akordiĝas kun la propono mem de Esperanto, kiel “dua
lingvo por ĉiu popolo”. Ĝi emfazas, ke, samkiel la apero de la
elektra lampo, ekzemple, ĝenelale eksigis la lumigon per
kandeloj, la apero kaj la viviĝo de la
Internacia Lingvo devus eksigi la tradician neceson lerni fremdajn lingvojn (io
kio tre hontige ankoraŭ estas devigata en la lernejoj de ĉiuj landoj). Ĝi komprenigas,
ke la fremdlingva studado, tute senefika kaj elspeziga pseŭdosolvo, krom
malvidebligi la veran problemon de la internacia komunikmanko, ignoras la
ekziston de la vera solvo, jam provita kaj pruvita, nome Esperanto. Ĝi
reliefigas la evidenton, ke paroli altnivele plurajn lingvojn tute ne eblas al ĉiuj homoj (kaj ke eĉ tio estus
nesufiĉa!), sed paroli bone duan lingvon, precipe se tiu
lingvo logikas kaj facilas kiel Esperanto, eblas al preskaŭ ĉiuj homoj nuntempe.
La “sufiĉeco” en tiu koncepto rilatas ankaŭ la efektivan
eblecon scipovi la du lingvojn (sen la balbutado kiu karakterizas la
uzadon de fremdaj lingvoj) kaj la aliron al la homkapablo esprimiĝi plene per la
parolo (sen lingva handkapo), en ajna parto de la mondo. Se paroli
duan lingvon je la nivelo de la unua ne estas facile, la dua lingvo lernenda,
do, efiku pri la tuta problemo (ne pri parteto).
Pensi pri “sufiĉa bilingvismo”, finfine, estas pensi realisme ne
nur pri dua lingvo monde lernata, sed ankaŭ pri la senlima uzado de la
teknologiaj komunikiloj. Nuntempe la plej avangardaj teknologioj pri komunikado
estas limigitaj de la simplaj praaj lingvobaroj, kaj nia progresema civilizacio
ridinde "senpotencas" antaŭ la "plena neebleco" paroli la
saman lingvon. Niaj maŝinoj sendas (kaj ni ricevas) mesaĝojn el Plutono, sed du
homoj ofte ne sukcesas interparoli de unu al alia ambasejo en la sama strato aŭ
de unu al alia najbara seĝo en UN-kunveno. Io grave eraras en tiu logiko,
precipe konsiderite, ke ni ĵus konkeris la rimedojn por la interplaneda
komunikado, kaj ke jam de 127 jaroj ni konkeris la rimedon por la rekta transnacia
interparolado. Elkalkulante, kion valoras la internacia atingo de la telefonio
aŭ eĉ la "whatsappo", se la lingva kodo ne estas komuna al la
komunikantoj?
Jen bonega, logika, bonstila kaj pripensinda artikolo. Se Esperanto estus tiam adoptita de la membrolandaro de Unesko, kiu aprobis du rezoluciojn favore al Esperanto, resp. en 1954 kaj en 1985, tiu nuna lingvobaro jam estus solvita, kaj la komunaj problemoj, pli facile alfrontitaj. Kio mankas tiucele?
ResponderExcluir